August Oskar Bünemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
August Oskar Bünemann
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1885 (1885-06-19)
en Hamburgo
Morto 2-an de junio 1958 (1958-06-02) (72-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
El 90 Jaroj Esperanto en Hamburg, 1904-1994, 1994.

August Oskar Bünemann (historie ankaŭ literumita Oscar Bünemann, naskiĝis la 19-an de junio 1885 en Hamburgo; mortis la 2-an de junio 1958 en Hamburgo) estis germana esperantisto kaj komercisto.

Li naskiĝis 1885-a en Hamburgo kiel filo de eksportkomercisto Hermann Bünemann, patro de ses infanoj. Post la lernejaj jaroj li fariĝis lernanto en eksportfirmo, por fariĝi komercisto.

Li ofte restadis en eksterlando; li parolas 11 lingvojn kaj komprenis 4 pluajn. Li estis pioniro en la vegetara, liberpensa, pacifista kaj socialista movadoj.

En printempo 1905 li trovis okupon en Parizo, kie li restis ĝis printempo 1907. Tie en la vintro 1905-06, instigita de la Bulonja kongreso kaj de sia frato Paul en Anglio, kiu jam unu jaron pli frue lernis Esperanton, li lernis nian internacian lingvon.

Li reiris al Hamburgo, kie la 26-a de novembro 1910 li edziĝis kun f-ino Elisabeth Huffineier, esperantistino kaj vegetaranino. En junio 1912 la familio Bünemann translokiĝis al Milano en la Itala Reĝlando, kie li fondis sian propran firmon kun itala socio, sub nomo Bünemann kaj Bartolucci. Ekde 1913 li ankaŭ estis vicprezidanto de Itala Esperantista Federacio.

Li estis membro de la Lingva Komitato kaj fervora kursgvidanto en Hamburgo. En 1914 li fondis la gazeton Vegetarano, kiun ĝis 1932 li lerte redaktis. Li tradukis de Ibsen: Reaperantoj (1-a eld. 1910, 2-a eld. 1924), verkis versaĵojn, multajn artikolojn en kaj pri Esperanto. Li estis kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

La mondmilito devigis la familion en aprilo 1915 foriri el Italio, kaj en februaro 1917, dum la severa malsatvintro en la Germana Regno, la geedzoj perdis sian karegan filinon Elisabeth naskiĝintan en 1911. Li mem post multaj klopodoj sukcesis fariĝi, pro siaj lingvaj konoj, interpretisto. Li estis dum la lastaj militjaroj en la Reĝlando Rumanio kaj en Francio kaj revenis en decembro 1918 al sia familio. De tiam li restis loĝanta en Hamburgo.

Lia filo Oskar, naskiginta en septembro 1913 en Milano, fariĝis studento de matematiko. Lia filino Gertrud naskigis en aprilo 1921.

Lia pranepo Ernst Bünemann (n. en 1968) ekde fino de la 1980-aj jaroj estas esperantisto: post kiam la praavo ne vere sukcesis transdoni sian entuziasmon pri Esperanto al siaj infanoj, 30 jarojn post lia morto en 1958 meminiciate tamen ekaperis nova aktiva esperantisto en la familio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]