Lawrence Mee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Mee
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1922 (1922-02-24)
Morto 27-an de oktobro 2002 (2002-10-27) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Audrey Childs-Mee
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lawrence MEE (laŭ propra esperantigo Lorens' Mi; naskiĝis la 24-an de februaro 1922 en Broughton, mortis la 27-an de oktobro 2002 en Manchester, Britio) estis brita esperantisto, dumviva UEA-membro, vic- kaj fakdelegito.

Mee estis la edzo de esperantistino Audrey Childs-Mee. En 1985 li estis kunfondinto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) kaj komence ĝia Ĝenerala Sekretario. De 1999 li estis ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino. De 1973 ĝis 1976 Mee estis oficisto en la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1989: Interetna vortaro de ordinara Esperanto (2a eld., 1a nekonata).[1]
  • 1992: La komputoro en propra fono (1992)
  • 1992, 1994: Toponimia Terminaro (1992, 2a plil. eld. 1994).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.