Carlos Domingues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Domingues
Carlos Domingues dum UK 1929
Carlos Domingues dum UK 1929
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1896 (1896-05-05)
Morto 22-an de februaro 1974 (1974-02-22) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantistoadvokato
vdr

EdE-D Brazilaj geesperantistoj Carlos Augusto GUIMARÃES DOMINGUES (karluz aŭgustu gimarãjnz domingiz), (naskiĝis en la 5-a de majo 1896 en Recifo, mortis la 22-an de februaro 1974 en Rio-de-Ĵanejro) estis unu el la plej elstaraj figuroj en la historio de la Esperanto-movado en Sud-Ameriko.

Brazilano, doktoro, advokato, prezidanto de BKE depost 1923, vicprezidanto de BLE, ĉefdelegito de UEA, redaktoro de Brazila Esperantisto. Esperantisto ekde 1909. En 1938 li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Estrarano de Brazila Geografia Societo. Dumviva membro de Brazila Ĵurnalisma Asocio. Redaktoro de oficialaj revuoj de Brazila Geografia Societo, de Kontoscienca Societo kaj de Brazila Esperanto-Ligo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sub-prokuroro de Nacia Kontkontrola Tribunalo. Profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Reprezentis la registaron ĉe la 18-a kaj 21-a UK-j. Lingva Komitatano de 1932, akademiano ekde 1949. Komitatano de UEA ekde 1935 ĝis la morto. Kunredaktis kompletan Portugala-Esperantan vortaron kaj verkis multajn verketojn. Ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Movadano[redakti | redakti fonton]

En 1945 li estis ano de organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto. Emerita profesoro pri juro, elstara tradukisto kaj vortaristo, d-ro Domingues aktivis en la Movado pli ol 60 jarojn, plenumante plej diversajn elstarajn funkciojn en la landa kaj internacia Esperanto-movado: prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, ĉefredaktoro de Brazila Esperantisto, ĉefdelegito de UEA, komitatano de UEA, akademiano. Li kunlaboris ankaŭ en la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Congresso universal de Esperanto (1947)
  • Vocabulário português - Esperanto, Esperanto - português (1977, 1982)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • O rádio em 16 palestras (1940), de Eugène Aisberg (kun A. Couto Fernandes);
  • La krimo, rakonto de Olavo Bilac (en Antologio de Brazilaj Rakontoj, 1953);
  • Zamenhof: iniciador do Esperanto (1959), de Anastasio López Luna.