Adolf Joffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Joffe
Persona informo
Naskonomo Адольф Абрамович Иоффе
Naskiĝo 10-an de oktobro 1883 (1883-10-10)
en Simferopolo
Morto 17-an de novembro 1927 (1927-11-17) (44-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino • Simferopol gymnasium №1 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Infanoj Nadezhda Joffe vd
Profesio
Okupo diplomato • revoluciulo • politikisto vd
Aktiva en Sovetunio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf Abramoviĉ Joffe (ruse Адольф Абрамович Йоффе; naskiĝia la 10-an de oktobro 1883 en Simferopolo; mortis la 16-an de novembro 1927) estis rusa-soveta revoluciulo kaj samideano de Lev Trockij. Li devenis same el juda familio.

Li estis en Germanio kaj poste en Aŭstrio en ekzilo. Li eldonis kun Trockij la ruslingvan gazeton Pravda de 1906 ĝis 1912 en Vieno. En 1912 oni arestis lin en Rusio kaj li estis ekzilita al Siberio.

Li fuĝis en 1917 el Siberio kaj partoprenis en la oktobra revolucio. Li estis ano de la delagacio, kiun gvidis Trockij dum la pactraktadoj en Brest-Litovsk. Li restis en Petrogrado kiam la bolŝevika registaro translokiĝis al Moskvo (marto de 1918) kaj laboris tie kiel membro de la Petrograda Buroo de la Centra Komitato ĝis kiam oni nomumis lin soveta reprezentanto en Germanio, en aprilo de 1918. Li subskribis la Sovet-Germanan suplementan traktado la 27-an de aŭgusto, 1918. La 6-an de novembro, 1918, laŭvorte tagojn antaŭ la armistico kaj la germana revolucio, la soveta delegataro en Berlino -estrita de Joffe - estis forpelita el la lando pro akuzo je antaŭpreparo de komunista ribelo en Germanio.

Li reprezentis Rusion en 1920 en paco de Riga.

Joffe restis lojala sekvanto de Lev Trockij kaj memmortigis sin post malpotenciĝo de Trockij.