Miĥajl Semenko
Miĥajl Semenko | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Михайль Семенко | ||
Naskonomo | Михайло Васильович Семенко | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1892 en Kibintsi, Mirgorodsky Uyezd, Rusia Imperio | |
Morto | 23-an de oktobro 1937 (44-jaraĝa) en Kievo | |
Mortis pro | nenatura morto vd | |
Etno | ukrainoj vd | |
Lingvoj | ukraina vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Ukraina Popola Respubliko • Sovetunio vd | |
Partio | Rusia Socialdemokrata Partio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Infanoj | Irina Semenko vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • poeto vd | |
Aktiva dum | 1913– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miĥajl Semenko (ukraine Михайль Семенко, 1892–1937) estis verkisto kaj kreinto kaj senŝanĝa gvidanto de la ukraina futurismo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Semenko naskiĝis apud Mirhorodo (Poltava provinco), dum tri jaroj (ĝis la Unua Mondmilito) lernis en Psiko-nevrologia Instituto en Sankt-Peterburgo. En 1914 provis elmigri al Usono, sed atingis nur Vladivostokon.
Post la Februara revolucio (1917) tuj revenis al Kievo, kie eldonis almanakon de triopo: O. Slisarenko, M. Lubĉenko, M. Semenko. En Ĥarkivo eldonis revuon Nova generacija "La nova generacio" (1927-31). Li estis ege fekunda poeto: en 1918-31 aperigis ĉ. 20 poemarojn.
En 1937 por ĉiam malaperis sur la Solovki-a "insulo de morto".
Traduko en Esperanton[redakti | redakti fonton]
Por Ukraina antologio du liajn poemojn esperantigis Volodimir Pacjurko.