Metafiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platono kaj Aristotelo, pentritaj de Rafaelo (Siksta Kapelo, Romo). Aristotelo estas estimita kiel la "patro" de metafiziko.

Metafiziko estas fako de la filozofio kiu studas la plej fundamentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, relacio, kaŭzo, spaco, tempo, evento kaj multaj aliaj.

La vorto metafiziko devenas de verko de Aristotelo, kiu aperis post lia verko fiziko. En la greka, μετα [meta] signifas post kaj φυσική [fizike] signifas naturo. Estas koincido ke la prepozicio μετα ankaŭ signifas trans, tiel ke metafiziko ankaŭ signifas "trans la naturo", kio fakte estas bona priskribo de la metafiziko: Oni studas tiujn konceptojn, kiuj ne estas rekte percepteblaj en la naturo, sed kiujn oni uzas por paroli pri la konceptoj de la naturo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "Metafiziko" derivas de la vortoj grekaj μετά (metá) ("post") kaj φυσικά (physiká)("fiziko"). Ĝi ekuzis kiel la titolo de pluraj verkoj de Aristotle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]