Edward Teller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Teller
Persona informo
Edward (Ede) Teller
Teller Ede
Naskiĝo 15-an de januaro 1908 (1908-01-15)
en Budapeŝto,  Aŭstrio-Hungario
Morto 9-an de septembro 2003 (2003-09-09) (95-jaraĝa)
en Stanford, Kalifornio
Religio judismoagnostikismo vd
Lingvoj hungaraangla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco HungarioUsono • Reĝlando Hungario vd
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato de Göttingen • Fasori Gimnázium vd
Subskribo Edward Teller
Familio
Patro Max Neufeld vd
Edz(in)o Augusta H. Teller vd
Profesio
Okupo nuklea fizikisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • teoria fizikisto • inventistofizikisto vd
Laborkampo teoria fiziko vd
Doktoreca konsilisto Werner Heisenberg • Friedrich Hund vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward TELLER, origine: TELLER Ede (naskiĝis la 15-an de januaro, 1908, mortis la 9-an de septembro, 2003) estis usona fizikisto hungar-devena. Li estas rigardata kiel la inventinto de la hidrogena bombo.

Naskiĝinte en Budapeŝto, li forlasis Hungarion en la jaro 1926, por studi en Germanio. En 1930 li doktoriĝis ĉe Werner Heisenberg en la universitato de Leipzig. Poste li laboris du jarojn en Göttingen kaj unu jaron ĉe Niels Bohr en Kopenhago.

Kiam la nazioj ekregis en Germanio, li elmigris unue al Britio, poste al Usono. En 1941 li fariĝis usona civitano. En la jaro 1942 li ekpartoprenis la Manhattan Project, kies celo estis la konstruo de atombombo. Ekde 1949 li pli kaj pli koncentriĝis al la kreo de hidrogena bombo, ĉar ĝia efiko estus pli granda. Kun grupo da sciencistoj li kreis la teoriajn bazojn kaj li esence kunlaboris en la konstruado. Krome li instruis en diversaj usonaj universitatoj, ekz. en Novjorko (1941-42), Ĉikago (1946-52) kaj en Berkeley (1953-75).

Dum sia tuta vivo li engaĝiĝis por la evoluigo de atomarmiloj. Prognozoj pri katastrofe finiĝanta atommilito laŭ li estis "stultaĵoj". En la 1970-aj jaroj li postulis la enkondukon de neŭtronaj armiloj kaj li forte aplaŭdis la SDI-projekton de Ronald Reagan.

En la jaro 2002 Edward Teller publikigis siajn memorojn. Li mortis en 2003 en Stanford, Kalifornio.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1990.