Marian Iwańciów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marian Iwańciów
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1906 (1906-02-04)
en Zoloĉiv
Morto 14-an de marto 1971 (1971-03-14) (65-jaraĝa)
en Zamość
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Vilno • Nicolaus Copernicus University in Toruń
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Marian Iwańciów (naskiĝis la 4-an de februaro 1906 en Zoloĉiv, mortis la 14-an de marto 1971 en Zamosc) estis la pola pentristo, grafikisto kaj pedagogo. Li estis la filo de Filip Iwańciów kaj Stanisława Maria née Sieprawska.

Li studis en la belarta fakultato de la Stefan Batory-Universitato en Vilno (1929-1934) kie liaj profesoroj de la pentrado estis Ferdynand Ruszczyc, Tymon Niesiołowski, Ludomir Śleńdziński kaj lia profesoro de grafiko estis Jerzy Hoppen. Li ankaŭ studis en la Nikolao Koperniko-Universitato en Toruno (1949-1950).

La Stefan Batory-Universitato en Vilno prezentis liajn verkojn dum la raport-ekspozicioj en 1933, 1934/1935. En 1939, liaj verkoj estis prezentitaj en la ekspozicio de "Współczesna Polska Grafika Wojskowa" ("Militgrafiko de modernaj polaj artistoj") en Poznań. En 1940 (en Vilno), oni montris liajn verkojn en la ekspozicio de modernaj kaj famaj vilnaj pentristoj kaj grafikistoj. Liaj individuaj ekspozicioj i.a. en Vroclavo (1953), en Lublin (1960, 1963, 1964) kaj en Zamosc (1963, 1964, 1966). Li vojaĝis al Parizo, en Rumanujo kaj Jugoslavio kie li kreis pastelajn kaj akvarelajn bildojn kaj pentraĵojn (la ekspozicioj en 1966).

Komence la dua mondmilito, en 1939, li estis arestita kaj ekzelita al Solovki-insularo en nordokcidenta parto de Rusio. Li revenis al Vilno post du monatoj, kiam la ŝtataj aŭtoritatoj likvidis la malliberejon en Solovki, kiujn ili transformigis al militar-bazo. Li instruis en la mezlernejo de Trakai ĝis julio 1945. La politika situacio en la Litova SSR devigis lin forlasi Trakai. Li venis al Pollando; unue al Malsupra Silezio kaj poste al la urbo de Zamosc (en 1953). En Zamosc (krom lia aktiva partopreno en la arta vivo de regionaj artistoj) li instruis en la loka 'Państwowe Liceum Sztuk Plastycznych' t.e. 'Ŝtata Liceo de Arto' kaj inter 1965-1969, li tenis la postenon de direktoro en la sama lernejo. Li estis la kunfondinto de la arta ensemblo nomata Grupa Zamojska. En Zamosc, li organizadis ekspoziciojn de studentaj plastik-verkoj kaj ekspoziciojn por popularigi verkojn de artistoj el diversaj regionoj de la ŝtato.

Marian Iwańciów apartenis al plej elstaraj artistoj de la Zamosc regiono. Li estis senpartia. Li estis ordenita per Pola Ora Merit-Kruco (Złoty Krzyż Zasługi) por lia art-agado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kazimierz Brakoniecki, Jan Kotłowski, Lech Lechowicz Wileńskie środowisko artystyczne 1919-1945, Olsztyn 1989
  • Józef Poklewski Polskie życie artystyczne w międzywojennym Wilnie, Toruń 1994
  • Jerzy Malinowski, Michał Woźniak, Ruta Janoniene Kształcenie artystyczne w Wilnie i jego tradycje, Toruń-Wilno 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]