Abbeville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Abbeville (stacidomo).
Abbeville
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Blazonado: el oro, kun tri bendoj el lazuro, kaj bordero el gorĝo, kun kapo el lazuro semita de lilioj el oro, kiu estas de Francio
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Somme
(subprefektejo)
Arondismento Abbeville
(ĉefurbo)
Kantono Abbeville-Nord
INSEE kodo 80001 [+]
Poŝtkodo 80100
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Nicolas Dumont
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 22 595  (2021) [+]
Loĝdenso 855 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 1° 50′ O (mapo)50.1052777777781.8352777777778Koordinatoj: 50° 6′ N, 1° 50′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 26,42 km² (2 642 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abbeville (Somme)
Abbeville (Somme)
DEC
Abbeville
Abbeville
Situo de Abbeville
Abbeville (Francio)
Abbeville (Francio)
DEC
Abbeville
Abbeville
Situo de Abbeville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abbeville [+]
vdr

Abbeville (prononcu [abvil]) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Somme kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj estis malnovtempe la centro de la provinco Ponthieu.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Abbeville troviĝas ĉe la rivero Somme, proksimume 20 kilometrojn oriente de la enfluejo de tiu ĉi en la Manika Markolo. Mezepoke, Abbeville estis la plej malalta loko, kie oni povis trapasi la riveron : proksimume pasis la armeo de la angla reĝo Eduardo la 3-a antaŭ la batalo de Crécy en 1346.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abbeville aperis je la 9-a jarcento. Ĝi tiam apartenis al la abatejo Sankta Riquier, sed estis pliposte regita de la grafoj de Ponthieu. La urbo fariĝis definitive franca en 1477, per kapto fare de la franca reĝo Ludoviko la 11-a.

En 1514 okazis en Abbeville la edziĝo de Ludoviko la 12-a kun Mary Tudor, la filino de Henriko la 8-a.

Abbeville estis relative grava urbo je la 18-a jarcento, ĉar la reĝa manufakturo Van Robais (unu el la unuaj atentindaj manufakturoj de Francio) alportis vastan riĉecon al la urbo. Voltaire, inter alie, skribis pri tio, sed ankaŭ pri la misaventuro de la kavaliro de La Barre, juna kaj malriĉa landsinjoro kiu estis ekzekutita pro laŭdira malpieco.

La 12an de septembro 1939 en Abbeville dum la brita-franca konferenco okazis perfido de Aliancanoj - ĉefministroj de Britio kaj Francio decidis ne doni helpon al defende batalanta Pollando kaj ne sciigis tion al la pola registaro, kio instigis hezitantan Stalin agresi kontraŭ Pollando la 17-an de septembro.

Pli frue Francio kaj Britio havis subskribitan kun Pollando Traktaton pri la reciproka helpo - kaj post 5 jaroj ... la urbon fine de la Dua Mondmilito liberigis la 3-an de septembro 1944 pola brigado de Stanisław Maczek (pola militisto, armea generalo de Pola Soldataro, komandanto de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio kreita en Francio).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Abbeville estis vere pentrinda urbo ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kiam ĝi estis bombardita kaj preskaŭ tute detruita de la Germanoj dum unu sola nokto. La urbo estas hodiaŭ plejparte modernaspekta, sed kelkaj vidindaĵoj restas, interalie :

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Vulfran