Robert Indiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Indiana
usona artisto (Foto de: Charles Rotmil)
usona artisto
(Foto de: Charles Rotmil)
Persona informo
Naskonomo Robert Clark
Aliaj nomoj robert indiana
Naskiĝo 13-a de septembro 1928
en New Castle, Indianao, Usono
Morto 19-an de majo 2018 (2018-05-19)
en Vinalhaven
Mortokialo spirhalto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Edinburgo • Edinburga Kolegio de Arto • Arsenal Technical High School
Okupo
Okupo kostumdezajnisto • pentristo • skulptisto • poŝtmarkdesegnisto • dezajnisto • dizajnisto de juveloj • gravuristo • scenografo • grafikartisto • artisto
Verkoj Love
Numbers 1-0
vdr

Robert INDIANA (naskiĝis la 13-an de septembro 1928; mortis la 19-an de majo 2018) estas usona artisto ligita al la poparta movado. Indiana naskiĝis Robert CLARK en New Castle, Indianao, kaj poste ŝanĝis sian nomon al Indiana pro sia nasko-subŝtato.

Indiana transloĝiĝis al Nov-Jorko en 1954 kaj aliĝis al la poparta movado. Liaj bildoj enhavas multon de komerca arto kunigita kun ekzistencialismo. Foje, tiuj verkaĵoj iĝis de li nomataj "skulptecaj poemoj". La verko de Indiano ofte konsistas el kuraĝa, simpla, ikonemaj bildoj, ĉefe mallongaj vortoj el la angla lingvo kiel "EAT", "HUG", kaj "LOVE" ("manĝu", "brakumo", "amu"). Li ankaŭ faris skulptaĵon en la antaŭĉambro de la turo Taipei 101 en Tajpeo, Tajvano, nomata 1-0, kiu uzas buntajn nombrojn por sugesti la konduton de monda komerco kaj la strukturojn de homa vivo.[1]

Indiana estis teatra kostumisto kaj fondezajnisto en la 1970-aj jaroj. Li ankaŭ produktis serion de pacpentraĵoj post la atakoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj estis montrataj en Novjorko en 2004. Li ankaŭ aperis kiel la sola "aktoro" en la 1964-jara filmo Eat ("Manĝu") de Andy Warhol, kiu montras 45-minutan scenon de Indiana manĝanta fungon.

Malgraŭ frua sukceso en la centro de la art-mondo, Indiana ermitigis sin mem en malfrua vivo. Li loĝas en la insula urbo Vinalhaven, Majno ekde 1978.

LOVE[redakti | redakti fonton]

LOVE-poŝtmarko

Indiana estas pleje konata pro sia bildo de la vorto "LOVE" ("amo") en kvadrato kun oblikva "O". Ĉi tiu bildo, unue kreita kiel Kristnaska karto por la novjorka Muzeo de Moderna Arto en 1964, eldoniĝis kiel poŝtmarko de la Usona Poŝt-Servo en 1973, la unua en ofta serio de "amo-poŝtmarkoj". Skulptitaj versioj estas videblaj en Novjorko, Brooklyn, Indianapolis, Scottsdale, Filadelfio, Las Vegas, kaj ekster la turo Taipei 101 en Tajvano

Kopirajto[redakti | redakti fonton]

Indiana ne registris kopirajton por la LOVE-verko, kaj ne eblis malinstigi alian komercan utiligon. La bildo estas refarita multfoje en variaj formoj, inkluzive skulptaĵojn, bildojn kaj ornamaĵojn. Ĝi estas tradukita en la hebrea, ĉina kaj hispana lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Publike montrata teksto, Nivelo 89, Taipei 101. 2007-08-17.