Ĥanuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥanuko
Bruliganta naŭkandela Ĥanuka multkandelingo okaze de la antaŭlastan 7-an tagon de la festo. Notu bone ke ne temas pri Menoro.
Bruliganta naŭkandela Ĥanuka multkandelingo okaze de la antaŭlastan 7-an tagon de la festo. Notu bone ke ne temas pri Menoro.
festotago • ĉiujara okazaĵo • festa aŭ feria tago
Oficiala nomo hebree: חֲנֻכָּה
Alia nomo Festo de la lumoj
Festata en judismo, de judoj
Speco Juda
Signifo kaj senco La makabeoj sukcese ekribelis kontraŭ Antioĥo la 4-a Epifano. La templo estis denove rekonsekrita kaj menoro mirakle brulis dum ok tagoj.
Komenco la 25-a tago de monato Kislevo
Fino la 2-a aŭ la 3-a tago de monato Teveto
Kutimoj kaj tradicioj Ĉiuvespere bruligado de ĥanukaj kandeloj. Kantado de ĥanukaj kantoj, kiel estas Ma'oz Cur. Recitado de halelo. Estas manĝataj solenaj manĝaĵoj kaj manĝaĵoj frititaj en oleo, kiel estas terpomaj patkukoj (latke-oj) kaj benjetoj ("sufganijot"). Estas ludata ludo kun turbo ("drejdel"o) kaj kvankam ne estas tradicie, en kelkaj landoj estas ankaŭ donataj ĥanukaj donacoj.
Koneksas  kun Purimo, kiel festo proklamita de rabenoj
vdr

Ĥanuko[1] (Lumfesto - חנוכה [ĥanuka'] en la hebrea lingvo kaj חנוכה [ĥani-ke] en la jida) estas juda festo celebrata ok tagojn komence de la sunsubiro de la 24-a de kislevo (variaj tagoj en decembro aŭ la fino de novembro laŭ la Gregoria kalendaro). Ĝi estas kromnomata "la festo de lumoj", ĉar ĝi memorigas la miraklon de tiam, kiam oleo por unu tago daŭris ok tagojn en la lampo (menoro) de la Templo de Jerusalemo, laŭ la libroj pri la Makabeoj (troveblaj en la Septuaginto, sed ne en la hebrea Masora Biblio).

Ĥanuka tablo
Ĥanuka turbo - swiwon (drejdł)
Ĥanukaj benjetoj - sufganijot
Ĥanukaj terpomaj patkukoj - latkes

Oni manĝas specialajn manĝaĵojn (benjetoj, terpomaj patkukoj, kaj ĉokoladaj moneroj ["gelt"oj]), ludas specialajn ludojn (turboj) kaj lumigas specialan kandelaron. Kontraŭe al la nacia kaj religia simbolo de sepkandela menoro, la ĥanuka multkandelingo havas entutte naŭ kandelojn, po unu por ĉiuj el ok tagoj de la origina evento plus unu "ĉefkandelo", kiu nomiĝas la "ŝamas" aŭ "ŝamaŝ", kiu brigias je ĉiuj ok tagoj de la festo kaj servas por bruligi la aliajn.

Male al la aserto de kelkaj, Ĥanuko' ne iĝis la kristanisma Kristnasko, kvankam tiu estas proksima tempe; la 25-a de decembro estis origine en mitraismo "la naskiĝtago de la nevenkita suno" (dies natalis solis invicti), kaj la kristana eklezio transformis tiun sunnaskon en kristnaskon. Alia miskredo estas ke Ĥanuko estas nur "juda Kristnasko", sed ĉi tio ne estas vera. Ĝi estas tute aparta festo, kiu estas proksima al la Kristnaska festo.

La festo Ĥanuko okazis inter sunsubiro de la 22-a de decembro de 2019 kaj sunsubiro de la 30-a de decembro de 2019. En 2020, ĝi komenciĝis la 10-an de decembro; en 2021, la 28-an de novembro. La kialo por ĉi tiu diverseco inter datoj de jaroj, estas ke la datoj Ĥanuko baziĝas sur la juda kalendaro, ĝi okazas ĉiujare la 25-an de kislevo ĝis la 2-a de Teveto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]