Johann Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Walter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1496 (1496-01-01)
en Kahla
Morto 10-an de aprilo 1570 (1570-04-10) (74-jaraĝa)
en Torgau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr
memortabulo porJohann Walter, ĉe la Margareto-kirko de Kahla

Johann WALTER (* 1496 en Großpürschütz ĉe Kahla; † 25-a de marto 1570 en Torgau), alinome Johann Blankenmüller, ankaŭ Johannes Walther estis kantoro kaj eldonisto de la unua evangela ĥorkantaro („Geistliches Chorgesangbüchlein“, 1524).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ persona dokumento li naskiĝis kun la nomo Blanckenmüller, sed civitano el Kahla foradoptis lin el malriĉeco kaj donis al li edukadon sub lia nova nomo "Johann Walter". Ekde 1517 tiu ĉi komencis 17-jara sian karieron kiel komponisto kaj baskantisto en la kortegokapelo de elektoprinco Frederiko la Saĝa en Altenburg. Tiun ĉi postenon li enhavis ĝis la morto de la elektoprinco. Tiutempe li estis la direktisto de la kapelo kaj aniĝis la Luteranismon. En 1524 kiam Luther komisiis Walter kiel direktisto de la Kantorei [eklezia ĥoro] de Torgau, li eldonis la kantaron de Wittenberg, kiu aperis sub la nomo "Geystl. gesangk Buchleyn" [sakrala kantlibro] kaj enhavis plurvoĉajn kantvoĉajn komponaĵojn. En 1526, post malfundado de la Kantorei de Torgau Walter iĝis kantoro ĉe la latinlernejo (gimnazio) Torgau kaj tiel urbokantoro en Torgau. Li ankaŭ komponis moteton okaze de la konsekro de la por la protestantismo tiom grava Kastela kirko de Torgau. Ekde 1548 ĝis 1554 Walter laboris kiel direktisto de la kapelo ĉe la korto de elektoprinco Moritz, duko de Saksio, en Dresdeno. Tie li fondis kaj direktis la elektoprincan Hofkantorei [kortega sakralĥoro]. Ekde 1554 li ree estis en Torgau.

Unu el liaj lernantoj en Torgau estis Georg Otto, instruonto de Heinrich Schütz.

La kantoro Johann Walter validas kiel "prakantoro" de la evangela eklezio. Multaj melodioj al Luteraj kantoj ekestis kunlabore kun Johann Walter.

La solaj melodioj al tekstoj de Lutero, kiu hodiaŭ enestas la evangelan kantaron sub la propra nomo de Johann Walter, estas tiuj al Es spricht der Unweisen Mund wohl (tamen kun la teksto Herr, für dein Wort sei hoch gepreist de David Denicke, EG 196) kaj Mitten wir im Leben sind mit dem Tod umfangen (EG 518), por kiu li prilaboris pli malnovan ŝablonon el Salzburg. Krome el lia plumo originas la melodioj Der Herr ist mein getreuer Hirt (EG 274) kaj All Morgen ist ganz frisch und neu des Herren Gnad und große Treu (EG 440), la tekstoj Herzlich tut mich erfreuen (EG 148) kaj Allein auf Gottes Wort will ich mein Grund und Glauben bauen (EG 195), samkiel teksto kaj melodio al Wach auf, wach auf, du deutsches Land (EG 145).

En Torgau/Elbe ekzistas Johann-Walter-Gimnazio. La lernejo unue estis menciita en 1371. Kiel kantoro Johann Walter tie edukis ĥorknabojn kaj ekde 1534 li estis daŭre dungata instruisto.

Ekzistas Johann-Walter-plakedo, kiun oni disdonas al personoj por meritoj pri la flegado de la muziktradicio kaj la muzika vivo en Saksonio kaj aliaj meritaĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Walter skribis siajn motetojn kaj kantojn de ofte alta kvalito en du diversaj stiloj. Unuflanke li aplikis manieron de polifonia stilo derivata de la Francoflama skolo, speciale montrante influojn de Josquin des Prez kaj Heinrich Isaac. En la tenorvoĉo de tiuj komponaĵoj situis la kanto firma kiel sinsekvo de longe eltenataj sonoj resp. notoj, interrompitaj ĉe la finaĵoj de la ĥorallinioj. Supre kaj malsupre de la kanto firma la aliaj vocoj kontrapunkte imitis la ĥoralmelodion aŭ kantis sendependajn melodiojn. La diversaj voĉoj interplektiĝas tiel ke la kanto neniam haltas antaŭ la finaĵo.

En la alia stilo Walter faras la ĥoralmelodion (kanto firma, latine cantus firmus) la gvida voĉo. La aliaj voĉoj rezignas kontrapunktajn imitadojn, sed nur izoritme, t.e. laŭritme de la ĉefa melodio akompanas la kanton firman. Kelkfoje la ĥoralmelodio ne estas en la tenoro, sed en la sopranvoĉo, maniero kiu estos la favora komponmaniero por ĥoraloj en la 17-a jarcento kaj poste.

Jen kelkaj verkoj de Johann Walter:

  • Allein auf Gottes Wort
  • Christ ist erstanden
  • Christ lag in Todesbanden
  • Christum wir sollen loben schon
  • Ein feste Burg
  • Gelobet seist du Jesu Christ
  • Joseph, lieber Joseph mein (Resonet in laudibus)
  • Komm, Gott Schöpfer
  • Komm, heiliger Geist
  • Laus Matrimonii ex Horatio (Felices ter)
  • Nun bitten wir den heiligen Geist
  • Vater unser
  • Verbum caro factum est
  • Wir glauben all an einen Gott
  • Wo Gott, der Herr, nicht bei uns hält

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Martin Bender, Allein auf Gottes Wort (Johann Walter - Kantor der Reformation), Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1971
  • Meyers großes Taschenlexikon in 24 Bänden, Bibliographisches Institut AG, Mannheim 1981
  • Evangelisches Kirchengesangbuch, Gütersloh / Bielefeld / Neukirchen-Vluyn 1977
  • Meyers Handbuch über die Musik, Bibliographisches Institut, Mannheim / Zürich 1966

Ligiloj[redakti | redakti fonton]