Hu Yuzhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hu Yuzhi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1896 (1896-09-09)
Morto 16-an de januaro 1986 (1986-01-16) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Familio
Edz(in)o Shen Zijiu
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto
vdr
Kovrilpaĝo de eldono de La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo (origine verkita en 1922, poste Esperantigita fare de Chen Yuan).

Hu Yuzhi, antaŭe konata kiel Xue-yu kaj en Esperanto pli konata sub la nomo Hujucz (naskiĝis la 9-an de septembro 1896 kaj forpasis la 16-an de januaro 1986[1]) estis fama ĉina intelektulo, verkisto, ĵurnalisto, eldonisto, socia aktivisto kaj ĉina esperantisto. Li ĉefe estis ankaŭ politika figuro. Post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, li sinsekve funkciis kiel Direktoro de la Ĝenerala Administracio de Publikaĵoj de la Registara Administra Konsilio, Vicprezidanto de la Ĉina Popola Instituto pri Eksteraj Aferoj, Vicdirektoro de la Ĉina Reformkomisiono kaj Vicministro pri Kulturo[1]. Li ankaŭ estis Vicprezidanto de la Kvina Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Sesa Nacia Popola Kongreso, Aganta Prezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Ligo, kaj membro de la Komunista Partio de Ĉinio[1][2]. Li ankaŭ gvidis la starigon de la malajzia filio de Ĉina Demokratia Ligo en Singapuro kiel prezidanto kaj studis la indonezian lingvon[3].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

  • Hujucz komencis lerni Esperanton en 1913-1914.
  • En 1914, li estis agnoskita kiel trejnisto en la redakcia departemento de la Komerca Gazetaro | zh en Ŝanhajo.
  • Ekde 1915, li ofte publikigis artikolojn en la Orienta Revuo | zh, kio ankaŭ igis lin rapide promociiĝi kiel trejnisto ĝis helpredaktisto kaj redaktisto.  
  • En 1919, li fondis la Ŝanhajan Esperanto-Societon.
  • En la 1920-aj jaroj, kune kun s-ro Bakin li refondis la Ŝanhajan Esp-Asocion (SEA,1920);
  • En marto de 1928, Hu Yuzhi iris en ekzilon en Francio kaj studis en la Lernejo pri Internacia Juro de la Universitato de Parizo.
  • Printempe de 1931, li revenis al Ĉinio pere de Sovetunio kaj verkis la faman libron Impresoj pri Moskvo, iniciatis la fondon de Ĉina Proleta Esperantista Unio (CPEU) kaj gvidis ties laboron.
  • En septembro 1933, li sekrete aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, li planis kaj fondis eldonaĵojn kiel "Literaturo", "Tradukado", "Taibai" kaj "Virina Vivo".
  • En la 1950-aj jaroj. Inaŭguro de EPĈ(1950). Fondiĝo de ĈEL(1951). Revivigo de EPĈ kaj ĈEL en 1956. En la sama 1956, sendis ĉinan delegacion (tripersonan) ĉeesti al la 41-a UK. Tio estas la unuafoja sendo de reprezentantoj al UK depost la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Reveninte enlanden, la reprezentantoj verkis artikolojn propagandi Esp-on, kaj la tiama semado por la ĉina Esp-movado ja donas utilojn eĉ ĝis hodiaŭ.
  • En la 1960-aj jaroj, okazigo de la ekspozicio pri Esp-laboroj dum la unua tutlanda kunveno pri Esp-laboro(1963), invito al vic-ĉefministro Chen Yi, kiu donis tre gravan parolon kun iniciato ke invitu UK-on al Ĉinio. Inaŭguro de Esp-disaŭdigo en Ĉinio (1964). Klopodoj por sendi s-anojn al la 50-a UK en Tokio (1965), peti instrukcion de ŝtataj gvidantoj Liu Shaoqi (la ŝtata prezidanto) kaj Zhou Enlai (ĉefministro) kc. Ellaborigo de la unua Esperant(e dublit)a filmo de Ĉinio(1965).
  • En la 1970-aj jaroj, revivigo de la Esp-laboro en (1973) la "Granda Kultura Revolucio". Okazigo de la dua tutlanda kunveno pri Esp-laboro(1979).
  • En la 1980-aj jaroj, interligigo de la ĉina Esp-movado kun la internacia Esp-movado, levi la pozicion de la ĉina Esp-movado internacie. Aliĝo de ĈEL al UEA(1980). Gajno de la Trofeo Fyne(1983). Okazigo de la tria tutlanda kunveno pri Esp-laboro(1984). Gastigo de la 71-a UK en Pekino(1986).

Hujucz havis altan pozicion en Ĉinio ( li funkciis kiel vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso) kaj gvidis ĈEL plej longan tempon (prezidis dum 1951-1986). Li staris alte, sekve rigardis malproksimen. Li tre lertis kapti la trajton de la epoko kaj de strategia alto elmetis por la ĉina Esp-movado en malsamaj periodoj prudentajn decidojn kaj saĝan instrukcion pri "kion fari" kaj "kiel fari".

Troviĝante en malfavora ekstera cirkonstanco, kiun ni ne povis mem elekti aŭ eviti laŭdezire, estimata s-ano Hujucz lertis, en la ŝlosilaj momentoj, savi, revivigi kaj reprosperigi nian Esp-movadon ke ĝi liberiĝu de minaco de danĝeroj kaj revenu al sekureco. La plej tipaj kazoj estis ke li revivigis ĈEL kaj EPĈ en 1956 kaj savis ĈEL el perea danĝero en la Granda Kultura Revolucio kaj rekomencis aktivadon internacian.

Li tre lertis juĝi cirkonstancon, trakti kondiĉojn, ne forlasi sed kapti bonajn ŝancojn, utiligante sian influon kaj avantaĝon (li havis vastajn sociajn rilatojn inter la superuloj) por krei novan situacion por la ĉina Esperanto-movado.

Familio[redakti | redakti fonton]

  • Patro: Hu Qingchang
  • Dua frato: Hu Zhongchi. La filo Hu Xujie , la plej aĝa filino Hu Dehua (Xu Zhao), la dua filino Hu Lingsheng (Xu Gao). La plej aĝa filino de Hu Lingsheng Cao Zuoya, dua filino Hu Shuli kiu fariĝis fama ĉina ĵurnalistino.
  • Tria Frato: Hu Boken. Zi Hu Dacheng.
  • Kvara frato: Hu Xuehui. La filo Hu Xuwei, la edzino de la edzino de Hu Xuwei Huang Yichun, Xia Juefu, estas nevino kreskigita de Xia Zhenzun en plata domo.
  • La kvina frato: Hu Xueshu (Hu Huo). La plej aĝa filo Hu Xusheng, la dua filo Hu Xujian .
  • La unua edzino: Luo Yaqin.
  • Dua edzino: Shen Zijiu , ina aktivulo, edziĝis al Hu Yuzhi en 1941

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Hu Zongchi

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la artikolo 胡愈之 en la ĉina vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 (zh) Hu Yuzhi, Zhejiang Arkivigite je 2019-08-21 per la retarkivo Wayback Machine, la 29-an de aprilo 2015
  2. (zh) Hu Yuzhi (1896-1986), Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Novaĵreto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, la 1-an de majo 2015.
  3. (zh) Hu Yuzhi, Zhejiang Arkivigite je 2019-08-21 per la retarkivo Wayback Machine , la 29-an de aprilo 2015.