Hu Shuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Temas pri ĉina familia nomo (Hu) kaj laŭ la ĉina kutimo la familia nomo antaŭas la personan nomon (Shuli)

Hu Shuli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj norma ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Pekina Gimnazio 101 • Ĉina Popola Universitato
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Hu Shuli (胡舒立; naskiĝis en 1953) estas la fondinto kaj eldonisto de la amaskomunikila grupo Caixin Media, en ĉina 财新传媒, kiu publikigas financajn kaj komercajn informojn. Ŝi estas ankaŭ profesoro en la Lernejo pri Komunikado kaj Dezajno ĉe la Universitato Sun Yat-sen[1] kaj la helpprofesoro en la Lernejo pri Ĵurnalismo kaj Komunikado ĉe la Popola Universitato de Ĉinio, ankaŭ konata kiel RENDA (中国人民大学) aŭ RUC (Zhōngguó Rénmín Dàxué), pinta ĉina universitato[2].

The Wall Street Journal citis ŝin inter la "Dek Sekvindaj Virinoj" de Azio.

Hu estas konsilantino en la redakcia konsilantaro de Reuters kaj membro de la Internacia Amaskomunikilara Konsilantaro de la Monda Ekonomia Forumo. Ŝi estas membro de la tutmonda estraro de United Way Worldwide (Unueca Vojo Tutmonde) kaj membro de la Board of Trustees de la International Crisis Group (Internacia Kriza Grupo), transnacia NRO kaj pensfabriko (en angla: think tank) rilate al esploro kaj analizo de krizoj kaj prevento de milito]. En januaro 2018, la ĵurnalistino anoncis ke ŝi duone emeritiĝos[3]

Esperantistaj familianoj[redakti | redakti fonton]

Hu Shuli naskiĝis en Pekino, el familio de famaj ĵurnalistoj: ŝia avo, Hu Zhongchi, estis fama tradukisto, esperantisto kaj ĵurnalisto ĉe Shen Bao kaj ties pli aĝa frato Hu Yuzhi (1896–1986), estis ankaŭ esperantisto kaj "frua defendanto de la (ĉina) lingvoreformo kaj de la "literatura realismo", okupiĝanta ankaŭ pri redaktado kaj eldonado[4].

Ŝia patrino, Hu Lingsheng, estis altranga redaktoro ĉe la Tagĵurnalo de Laboristoj (ĉine: 工人日報 aŭ pinjine: Gōngrén Rìbào. Ŝia patro, Cao Qifeng, estis sindikatisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hu Shuli iris al la prestiĝa Mezlernejo 101 en Beijing. La Kultura Revolucio alportis kritikon vidalvide de sia familio (ŝia patrino estis metita sub hejmaresto). Ŝi fariĝis Ruĝa Gardisto kaj vojaĝis tra la lando, provanta kleriĝi plej eble bone[5]. Post du jaroj ŝi aliĝis al la Popola Liberiga Armeo kaj en 1978 ŝi estis allasita al la Popola Universitato de Ĉinio (Zhōngguó Rénmín Dàxué), kie ŝi diplomiĝis en ĵurnalismo en 1982. Ŝi ankaŭ studis disvolviĝajn ekonomikojn ĉe la usona Stanford Universitato en 1994 kaj gajnis diplomon (EMBA) ĉe la Fordham Universitato kaj la Ĉina Centro por Ekonomia Esploro ĉe la Pekina Universitato en 2002.

Antaŭ la ekesto de la revuo Caijing (ĉine por 'ekonomio kaj financoj'), ŝi laboris kiel helpredaktoro, raportisto kaj internacia redaktoro ĉe la Tagĵurnalo de Laboristoj (ĉine: 工人日報 aŭ pinjine: Gōngrén Rìbào), la due plej granda ĵurnalo de Ĉinio. Ŝi aliĝis al China Business Times en 1992 kiel internacia redaktoro kaj fariĝis ĉefa ĝia raportisto en 1995, rezignante en 1998 pri la kreo de Caijing. Krome, Hu laboris kiel gvidantino por la financaj informoj ĉe televido Fenikso (Phoenix TV) en 2001.

Ŝi estas aŭtoro de pluraj libroj, inkluzive de New Financial Time, Reform Bears No Romance kaj The Scenes Behind American Newspapers.

En 2006, Hu estis nomata unu el la plej potencaj raportistoj en Ĉinio fare de la Financial Times.

The Wall Street Journal citis ŝin inter la "Dek Sekvindaj Virinoj " de Azio.

Ŝi estis Knight Journalism Fellow ĉe la Universitato Stanford en 1994[6]. Hu estis premiita en 2003 kiel Internacia Redaktoro de la Jaro fare de la World Press Review (Monda Gazetara Superrigardo) kaj en 2007 ŝi ricevis la premion Louis Lyons por (morala) konscienco kaj honesteco en ĵurnalismo de la Fondumo Nieman ĉe Universitato Harvard. Ŝi ricevis la Misurian Honoran Medalon por Distinginda Servo en Ĵurnalismo de la Misuria Lernejo pri Ĵurnalismo en 2012.

Forbes, nomis ŝin en "Women in the mix 2013" kiel unu apartenanta al la tiujara pinto de 50 virinoj kiuj atingis sukceson kaj influon en komerco.

Foreign Policy, la usona revuo pri eksterlanda politiko, nomis ŝin unu el la 100 pintaj publikaj intelektuloj en la mondo (2008)[7], apud nomoj kiel Noam Chomsky, Umberto Eco kaj Salman Rushdie.

Ŝi estis la fondinto de la revuo Caijing en 1998. En novembro 2009, sekve de interna konflikto Hu Shuli forlasis Caijing kune kun 90 elcento de la ĵurnalistoj de Caijing, apenaŭ kelkajn semajnojn post la eksiĝo de Daphne Wu Chuanhui kaj preskaŭ 70 dungitoj de la komerca departemento[8] por poste krei la sufiĉe liberalan amaskomunikilaran grupon Caixin Media kie ŝi estas ĉefredaktorino[9]. Caixin Media publikigas kvar revuojn, Caixin Weekly (Caixa semajne), China Reform (ĉina reformo), Comparative Studies (komparaj studoj) kaj Caixin - China Economics & Finance (Caixa - ĉinaj ekonomioj kaj financoj).

Agnoskoj[redakti | redakti fonton]

En 2001 Bloomberg BusinessWeek atribuis al Hu la distingon "Stelulo de Azio: 50 gvidantoj ĉe la avangardo de ŝanĝo."[10]

En 2003 ŝi estis nomumita Internacia Redaktoro de la Jaro fare de la World Press Review (WPR aŭ Monda Gazetara Superrigardo). WPR prezentas la premion ĉiujare al redaktisto aŭ redaktistoj ekster Usono kiel agnoskilo de entreprenado, kuraĝo kaj gvidanteco por antaŭenigi la liberecon kaj respondecon de la gazetaro, plibonigi homajn rajtojn, kaj antaŭenigi la plej bonan ĵurnalismon[11].

En 2006, Hu estis nomata unu el la plej potencaj priekonomiaj raportistoj en Ĉinio fare de la Financial Times.

En 2007, Hu ricevis la premion Louis Lyons por (morala) konscienco kaj honesteco en Ĵurnalismo de la Fondumo Nieman ĉe Universitato Havard[12].

En 2009 kaj 2010 Foreign Policy nomumis ŝin dufoje kiel unu el la Pintaj 100 Tutmondaj Pensuloj.

En 2011 la redakcia teamo de Caixin gajnis sub ŝia gvidanteco la Premion Shorenstein Journalism de Universitato Stanford. Samjare ŝi gajnis la tajvanan ĵurnalisman premion Hsing Yun kaj Time Magazine enlistigis ŝin en la listo kun la Pintaj 100 Influriĉaj Personoj de 2011.

En 2012 Hu ricevis la Misurian Honoran Medalon por Distinginda Servo en Ĵurnalismo.

En 2014 ŝi ricevis la premion Ramon Magsaysay.

En 2016 oni atribuis al ŝi honoran doktorigan gradon de la Universitato Princeton[13].

En 2017 Hu estis nomumita kiel unu el Plej Grandaj Mondaj Gvidantoj fare de Fortune[14].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Barboza, David, "Pioneering Editor Takes Over New Magazine in China". The New York Times. la 31-an de decembro 2009.
  2. (zh) La 15-a Eldono de Alumni-Forumo | Hu Shuli, Fondinto de Caixin Media, SOHU.com, la 25-an de junio 2018, alirite la 27-an de aprilo 2020.
  3. (fr) François Bougon, "La journaliste la plus redoutée de Chine, Hu Shuli, prend une semi-retraite" (Hu Shuli, la ĵurnalistino kiun oni plej timas en Ĉinio, duone emeritiĝos), Le Monde, la 10-an de januaro 2018, alirite la 27-an de aprilo 2020.
  4. Kirk A. Denton, Modern Chinese Literary Thought: Writings on Literature, 1893-1945 (Stanford University Press, 1996: (ISBN 0-8047-2559-4)), p. 500.
  5. (en) Osnos, Evan, "The Forbidden Zone", The New Yorker, la 20-an de julio 2009.
  6. (en) "China's Changing Media Landscape".
  7. (en) "The Top 100 Public Intellectuals--the Final Rankings", Foreign Policy, junio 2008.
  8. (en) Hu Yinan, "Caijing Magazine rocked by resignations". China Daily, la 14-an de oktobro 2009.
  9. (en) Ansfield, Jonathan, "Editor Departs China Magazine After High-Profile Tussle". The New York Times,, la 9-an de novembro 2009.
  10. (en) Clifford, Mark L., "The Stars of Asia". Bloomberg BusinessWeek, la 2-an de julio 2001. Arkivita de la originalo, Wayback Maŝino, la 15-an de januaro 2010.
  11. (en) International Editor of the Year (2013) Award: Hu Shulin, World Press Review, 2013, alirite la 27-an de aprilo 2020.
  12. (en) Hu Shuli, Nieman Foundation for Journalism at Havard. Arkivita de la originalo, Wayback Maŝino, la 3-an de marto 2016.
  13. (en) Karin Dienst, Princeton awards six honorary degrees, Princeton University, la 31-an de majo 2016, alirite la 27-an de aprilo 2020.
  14. (en) The World’s 50 Greatest Leaders 2017: Hu Shuli, Forbes,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]