Chen Yuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Chen Yuan Esperantigis tiun tekston el 1922, ĉine verkitan far Hujucz.

CHEN Yuan (陳原, naskita je la 23-a de majo 1918 en Xinhui, mortinta je la 26-a de oktobro 2004 en Pekino) estis fama ĉina filologo, eldonisto, tradukisto, direktoro de la Instituto pri aplika Lingvistiko ĉe Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en la Ŝtata Komisiono pri Lingvoj[1], kaj Esperanto-aktivulo, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo,.

Chen Yuan naskiĝis en 1918 en Xinhui de Guangdong-provinco. Li diplomiĝis en Sun Jatsen(Zhongshan)-universitato en 1938 kaj laboris kiel redaktoro en Chongqing, Ŝanhajo kaj Hongkongo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 li laboris kiel gvidanto en la Popola Eldonejo, Librejo de Kuna Eldona Kompanio, Eldonejo de Mondaj Aferoj, Zhonghua-eldonejo, Komerca Eldonejo, Eldonejo de Skriblingva Reformado, Eldona Buroo de la Kultura Ministerio, Ŝtata Eldona Buroo kaj la Ŝtata Komisiono de Lingvo.

Li emeritiĝis aŭguste de 1997 kaj estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio kaj membro de Ĉina Filologia Asocio. En 2004 li ricevis Ŝtatan Honoran Eldonan Premion.

Li publikigis la verkojn «Disertacioj de Chen Yuan» pri Eldonado, Lingvo kaj Socia Vivo, «Socilingvistiko, Vortaro kaj Informadiko» kaj multajn aliajn kaj tradukis «Mia Muzika Vivo, Berlioz kaj Betoveno».

Li verkis multajn eseojn. Lia verko «Lingvo kaj Socia Vivo» publikigita en 1979 estas pionira studo pri socilingvistiko en Ĉinio. Lia «Socilingvistiko» eldonita en 1982 estas la unua ĉina verko eksplikanta la simplan teorion kaj studmetodojn de socilingvistiko de Ĉinio. Ĝi metis firman teorian bazon por la studo de socilingvistiko de Ĉinio. Verkoj de Chen Yuan pri lingvistiko havigis al li gravan lokon en la kampo de ĉina lingvistika studo.

Chen Yuan eksciis pri Esperanto en 1931 kaj lernis ĝin de sinjoro Xu Lunbo en Kantono. En la 30-aj jaroj li entuziasme partoprenis en la Esperanto-movado de Kantono kaj estis unu el la gvidantoj de la esperantista societo “Verdemularo” de Sun Jatsen(Zhongshan)-universitato. Li partoprenis en redaktado kaj eldonado de «Informilo el Ĉinio», «Justeco» kaj «Al Nova Etapo», kiuj faris internacian diskonigadon pri la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo. De 1951, post kiam fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo, li funkciis kiel ĝia ĝenerala sekretario, vicprezidanto kaj prezidanto kaj gvidis la organizadon de la 71-a UK en 1986, kaj estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Dum pli ol 70 jaroj Chen Yuan dediĉis sin al diskonigo, studo kaj aplikado de Esperanto, grave kontribuante al la ĉina kaj internacia Esperanto-movado.

Chen estis fonda membro de AIS San-Marino, kiu honoris lin per honora senataneco.

Chen akiris la studmaturecon en la ŝtata universitato "Sun Jatsen" en 1938. Ĝis 1949 li servis kiel redaktisto de diversaj eldonejoj kaj akademiaj gazetoj por kultura kaj scienca agado. Post la fondo de la Popola Respubliko en la jaro 1949 li estis direktoro kaj ĉefredaktoro de kelkaj ŝtataj eldonejoj (i.a. de Popola Eldonejo kaj de Komerca Eldonejo). Li estis vicprezidanto de la Ĉina Skriblingva Reformkomisiono kaj prezidanto de la ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj. Ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj li estis direktoro. Krome li estis vicministro de Ĉina Eldonista Asocio, kaj profesoro pri sociolingvistiko en Postmagistreca Lernejo de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. En 2004 li ricevis Ŝtatan Honoran Premion de Ĉinio pri Eldonado.

En 1931 Chen eksciis pri Esperanto kaj lernis ĝin en Kantono. Li estis aktiva esperantisto en la 1930-aj jaroj vigle kunlaboris en la societo "Verdemularo" en universitato Sun Jatsen(Zhongshan). Longe poste li deĵoris kiel vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. Post sia profesia emeritiĝo en 1997 li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Chen kunlaboris en AIS San-Marino, estis ties profesoro kaj Honora Senatano.

Revuo esperanto de decembro 2004 publikigis ampleksan nekrologon pri Chen. Parto de la ĉi-supra teksto baziĝas sur la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ «Simileco kaj diverseco», el la etnologia kolekto de mondvojaĝanto Tibor Sekelj, Subotica 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]