Brodado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucbrodaĵo

Brodado estas antikva formo de ornama kudrado. Linioj kaj bildoj estas farata per kudri fadenon sur alian materialon. Tradicie, oni uzas brodadon por ornami vestojn kaj meblojn.

Laŭ Francisko Azorín Brodi estas Kudrornami reliefe teksaĵojn, per silko, lano, lino, kolorigitaj, aŭ orofadeno, aŭ arĝentofadeno. la brodaĵoj povas esti bareliefa, altreliefa aŭ surmetata.[1] Li indikas etimologion el kelta broud (pikilo) kaj el latina acupingere.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio brodado estis delonge konata, sed ankaŭ en la malnova Hindio kaj Egiptio oni brodadis. La unuaj brodaĵoj estis nur geometriaj figuroj, sed la asirianoj ŝajne la unuaj brodis bestojn kaj homojn sur siajn vestaĵojn kaj kurtenojn. De ili lernis la grekoj kaj de ĉi tiuj la romianoj, kiuj nomis brodaĵon frigaj verkoj. Dum la mezepoko en la monaĥejoj monaĥinoj brodis religiajn vestojn kaj altarajn kaj preĝejajn tukojn.

Kelkaj maloftaj specimenoj, kiel ekzemple germana imperiestra entroniĝmantelo montras ankoraŭ hodiaŭ la nivelon de la tiama brodarto. Sed dum la 11-a jarcento la araboj superis tiujn verkojn. Kiam edukado iĝis sekulara, ankaŭ brodado iĝis tia. Unue en Britio, sed poste en Burgundio ĝi atingis sian plej altan nivelon dum la 14-a jarcento, kaj de tiam ĝis nun nur malaltiĝis

Brodad-kudreroj[redakti | redakti fonton]

Maŝina brodado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas maŝinoj por brodado - brodmaŝinoj. Brodmaŝinoj brodas laŭ programoj de brodado. Kutime oni preparas programojn per komputilo uzante specialan programaron. La programoj kutime povas difini multkoloran brodadon.

La brodmaŝinoj povas esti hejmaj kaj industriaj.

Hejmaj brodmaŝinoj[redakti | redakti fonton]

La hejmaj brodmaŝinoj estas kutime kudromaŝinoj kun aldona funkcio de brodado. La hejmaj brodmaŝinoj kutime povas brodi samtempe kun nur unu koloro. Multkolorajn brodaĵojn oni povas plenumi ŝanĝante fadenon post fino de brodado de certa koloro. Praktike tio okazas en tiu maniero, ke post brodado de unu koloro la programo de brodado haltigas la brodmaŝinon kaj atendas ŝanĝon de fadeno al alia koloro. Tiam oni devas ŝanĝi ambaŭ fadenojn - supran kaj suban.

La brodmaŝinoj estas multekostaj, tial atentu ĉe aĉetado al sekvantaj aferoj:

  • La kvalito de brodmaŝinoj ne estas ĉiam bona.
  • Brodmaŝinoj devas havi reguladon de tensio de ambaŭ fadenoj - supra kaj suba fadeno. Brodmaŝinoj kun regulado de tensio nur de supra fadeno ne brodas bone.
  • Ĉe aĉetado nepre provu la maŝinon. Se la maŝino ne brodas kontinue dum 15 minutoj, ne aĉetu ĝin.

Ĉe brodado atentu, ke la partoj movantaj de brodmaŝino ne tuŝu eksterajn objektojn ĉar tio povas rompi la maŝinon. Por tio ne starigu la maŝinon proksime de muro aŭ meblaro.

Industriaj brodmaŝinoj[redakti | redakti fonton]

La industriaj maŝinoj estas kutime nur brodmaŝinoj, sen kombino kun kudromaŝino. Ili povas kutime brodi samtempe kun kelkaj koloroj, ekzemple 6 koloroj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]