Saltu al enhavo

Johano la Brava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Johano la Brava
Aŭtoro Sándor Petőfi
Eldonjaro 1923
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 88
vdr

Johano la Brava [1] [2] estas verko de Sándor Petőfi, tradukita de Kálmán Kalocsay. La originala verko, kies hungara titolo estas János Vitéz, aperis en 1844 aŭ 1845; ĝi havas la formon de poema fabelo kaj en Hungarujo havas preskaŭ la statuson de nacia trezoro.

Johano (Kukorica Jancsi) estas malriĉa paŝtista knabo, kiu perdas sian laboron, ĉar li volas defendi sian amatinon Iluska. Li travivas multajn aventurojn kaj sukcesas iĝi brava husaro.

En 1974 Marcell JANKOVICS kreis desegnitan filmon pri la historio.

Ekzistas ankaŭ germana traduko, titolita Der Held János, de Karl-Maria Kertbeny, kaj angla traduko kun la titolo John the Valiant, kreita en 1999 de John Ridland. Interese, Ridland ne scias la hungaran lingvon. Verŝajne li uzis prozan tradukon kiel bazon.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Johano la Brava : poemfabelo de Petöfi, el la hungara trad. Kalocsay. 1923, 88 p. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Citaĵo
 Ĉarma, okazoplena, idilia versrakonto, vestita en popularan stilon. Tre konvena por legigo dum progresaj kursoj. 
— Totsche, De Paĝo al Paĝo, paĝo 87
Citaĵo
 “Fabelon oni same ne povas klarigi, kiel spritaĵon”, skribis Kalocsay en sia unua eldono (1923) de tiu ĉi versfabelo de Hungara nacia poeto. Konata al ĉiu Hungaro, ĝi estas popolamata heredaĵo el la burĝonepoko de la moderna hejmlingva literaturo. Ĝin influis ŝajne la dekadenca romantikismo, kaj ankaŭ slava legendaro. Kion la “epopeeto” signifis al la patriotoj en 1844, ĝuste antaŭ la liberecmilitoj, kaj kion ĝi ankoraŭ signifas hodiaŭ, cent jarojn poste, tio estas skize indikita en mallonga antaŭparolo, kiun Kalocsay aldonis al la nuna eldono. Por nuntempa fremda leganto tiu politika alegoriismo estas eble pli interesa ol, en si mem, la naivaj aventuroj de la juna heroo inter tatarhordoj, sorĉistinoj, kaj gigantoj. Ĉiu rekonos tamen en la scenoj de idilia juneca amo kaj de natura grandiozo la grandan lirikan genion de Petofi ; multaj Esperantistoj sendube sin tumos denove al la pluraj ekzemploj de lia poezio en “Hungara Antologio”.

Tio sufiĉos por prezenti la verkon al novaj legantoj. Kalocsay, kredante ke lia traduko de antaŭ 25 jaroj estas farita “sur nivelo, kiun jam superpasis . . . nia poezia lingvo”, ĝin denove tralaboris kaj reviziis. Komparo montras, ke plejmultaj strofoj restas senŝanĝaj. Kie li ŝanĝis, li celis —kaj atingis— pliprecizigon de ideoj, ekonomiojn de vortlongo, kaj variigon de rimado kaj stilo. La ĉefaj rimedoj kiujn Kalocsay uzas por tiu reverkado estas jam sufiĉe proklamitaj, ekzemple en “Lingvo, Formo, Stilo” [tiel] kaj “Parnasa Gvidlibro”. Mi ekzempligu la vortarajn novaĵojn de tiu “poezia lingvo” , kun ekvivalentoj el la unua eldono en parentezoj : povrulo (malfeliĉulo), obskura (malklara), trista (malĝoja), morne de malhelo (malhelege), grego (ŝafaro), ktp. Da asonancoj diversformaj estis nur kelke (6% laŭ K.) en la unua eldono, sed nun ili svarmas, kiaj : korpo-volbo, preterflankis-rimarkis, forĝi-por ŝi, saltis-startis, kaj ombris-rompis. La stilaj plibonigoj estas rimarkindaj; ekzemple, insult' sovaĝa estas multe pli trafa ol ofend’ malprava. Sed dorna viv-vegeto, anstataŭ vivo dornoplena, estas malbela kaj prozeca. Kelkloke li tute reverkis versojn, kiel ekzemple :

Jam eĉ paŝtofajrojn vidi li ne povis (1).
La paŝtofajroj dronis trans vidlimo (2)

Kiom pli efika estas ĉi tiu ! Sed ĉu plibonigo tie ĉi:

ĉirkaŭ noktomezo jam la tempo iris (1)
Jam la marŝ’ de l' tempo al noktmez’ proksimis (2) ?

Kalocsay tre lerte manipulas la iom rigidan versformon aleksandran. Eĉ ne konante la originalon, oni admiros lian superegan majstradon de la poezikapabloj de nia lingvo. 
— M. M. Du Merton, La Brita Esperantisto - Numeroj 519-520

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4182, paĝo 369
  2. Courtinat, Léon 1965 : Historio de Esperanto II, Bellerive-sur-Allier, paĝoj 530-532

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]