Filono el Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philo Judaeus
Persona informo
Naskiĝo 15-10 a.K.
en Aleksandrio
Morto 45-50 p.K.
en Aleksandrio
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Frat(in)o Alexander the Alabarch
Okupo
Okupo filozofohistoriistoverkistoaŭtoro
Verkoj Kontraŭ Flako
About the contemplative life
Pri Legacio al Gajo
vdr

Filono el Aleksandrio (latine Philo Judaeus, greke Φίλων, hebree יְדִידְיָה הַכֹּהֵן‎; naskiĝis 15-10 a.K. en Aleksandrio, mortis 45-50 p.K. en Aleksandrio), estis greklingva juda filozofo, la plej grava reprezentanto de helena judismo. Liaj skribaĵoj prezentas la plej klaran vidon de tiu disvolviĝado de judismo dum la diasporo. Li unue provis sintezi rivelitan fidon kaj filozofan racion, kaj do okupas unikan pozicion en la historio de filozofio.

Filono vivis en la plej granda juda komunumo ekster Izraelo. Li estis interpretisto de la Torao, kiel ĝi ekzistis en la greklingva traduko de la hebreaj skribaĵoj, konata kiel la Septuaginto. Filono uzis la alegorian metodon de interpretado de la Pentateŭko en siaj komentarioj. Lia ekzegezo oferis multoblajn interpretadojn de la sama versiklo. Li lernis ĉi tiun metodon ĉe la Grekoj, kiuj disvolvigis alegorion por vivigi iliajn antikvajn mitojn.

Filono estis apologiisto de judismo kaj li celis montri, per alegoriaj kaj simbolaj metodoj, ke la juda kulturo ne estis malplivalora ol la helena kulturo. Ekzemple, li interpretis Moseon kiel filozofo, kiu estis la fonto de tuta posta filozofio. Li ankaŭ estis influita per la doktrino de la Logos, kiu ankaŭ estis tre populara en prakristanaj interpretadoj pri Jesuo Kristo.

La prakristanoj tre admiris la verkon de Filono. Ambaŭ Klemento de Aleksandrio kaj Origeno estis influitaj per liaj metodoj. Ĉar la kristanoj tiom admiris lian verkaron, liaj skribaĵoj estas konservitaj.

Iuj el la principoj de interpretado, kiuj estas estigitaj de Filono kaj tiuj de lia tradicio, inkluzivas:

  • La laŭlitera senco de partaĵo el la skribaĵoj estas malakceptita, se ĝi prezentas faktan aŭ teologian kontraŭdiron
  • La silento de la skribaĵoj estas signifikoplena
  • Unu sola vorto ofte estas la ŝlosilo de interpretado
  • Studoj pri vortoj povas malkovri la signifikon de skribaĵoj
"Estu bonkoraj, ĉar ĉiuj, kiujn vi renkontas, bataladas grandan batalon." Filono de Aleksandrio

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Aeternitate Mundi
  • De Abrahamo
  • De Migratione Abrahami
  • De Mutatione Nominum
  • De Plantatione
  • De Agricultura
  • De Confusione Linguarim
  • De Congressu Eruditiones Gratia
  • De Decalogo
  • De Sacrificius Abelis et Cainis
  • De Posteritate Caini
  • De Ebrietate
  • De Escrecationibus
  • De Fuga et Inventione
  • De Gigantibus
  • De Josepho
  • De Opificio Mundi
  • De Vita Contemplativa
  • De Vita Mosis
  • De Sobrietate
  • De Somniis
  • De Specialibus Legibus
  • De Virtutibus
  • De Praemiis et Poenis
  • Legum Allegoriae
  • Legatio ad Gaium
  • In Flaccum
  • Quaestiones in Genesim
  • Quaestiones in Exodum
  • Quis Serem Divinarum Heres Sit
  • Quod Deterius Potiori Insidari Soleat
  • Quod Deus Sit Immutabilis
  • Quod Omnis Probus Líber Sit