Sebastian Münster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Münster
Portreto de Sebastian Münster fare de Christoph Amberger, ĉ. 1552
Portreto de Sebastian Münster
fare de Christoph Amberger, ĉ. 1552
Persona informo
Sebastian Münster
Naskiĝo 20-an de januaro 1488 (1488-01-20)
en Nieder-Ingelheim, Ingelheim,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-an de majo 1552 (1552-05-26) (64-jaraĝa)
en Bazelo,  Svisa Ĵurkomunumo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Religio luteranismokatolikismo vd
Lingvoj germanalatinahebrea vd
Ŝtataneco GermanioSvislando vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Profesio
Okupo kartografoverkistotradukisto • universitata instruisto • cosmographer • hebreisto • matematikisto • teologo • eldonisto • Protestanta reformisto • geografoastronomo vd
Laborkampo geografioteologioReformacioastronomio • hebreiko • matematiko vd
Aktiva en BazeloHeidelberg vd
Doktoreca konsilisto Johano Stoflero vd
Verkado
Verkoj Cosmographia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sebastian MÜNSTER (naskiĝis en 1488 en Ingelheim, apud Mainz, mortis en 1552 en Bazelo) estis germana humanisto kaj unu el la 15 plej eminentaj hebreistoj de la reformacio. [1] Li ankaŭ estis kartografo, kosmografo, teologo, lingvisto en la kampo de ŝemidaj lingvoj kaj profesoro pri la hebrea lingvo.

Kiel instruito pri la hebrea lingvo, li eldonis hebrean Biblion, akompanate de latina traduko. Ekde 1527 li ĉefe laboris en la universitato de Bazelo.

Cefverkoj[redakti | redakti fonton]

Lia ĉefa majstroverko, Cosmographia (1544), estas la plej frua germanlingva priskribo de la tiama konata mondo. Ĝi spertis multajn eldonojn en variaj lingvoj, inkluzive de la latina, la franca (tradukita de François de Belleforest), la itala, la angla kaj eĉ la ĉeĥa. La lasta germana eldono eldoniĝis en 1628, multe da jaroj post lia morto. La Cosmographia estis unu el la plej sukcesaj kaj popularaj libroj de la 16-a jarcento. Ĝi spertis 24 eldonojn dum 100 jaroj. Tia sukceso parte rezultas el la belegaj gravuraĵoj de la verko, fare de pluraj artistoj kiel Urs Graf, Hans Rudolph Manuel Deutsch kaj David Kandel. Tio grandege kontribuis al la disvolviĝo de geografio en 16-a jarcenta Eŭropo.

En 1540, Münster publikigis latinan eldonon de la Geographia de Ptolemeo, kune kun bildoj. La eldono de 1550 enhavas urbojn, portretojn kaj kostumojn.

Münster cetere verkis la vortaron Dictionarium trilingue en la latina, la greka kaj la hebrea. Li desegnis Mappa Europae (mapon de Eŭropo) en 1536.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matthew McLean, The Cosmograpia of Sebastian Munster, describing the world in the reformation, England: Ashgate, 2007, p 34, havebla ĉe la retejo de libroj de Goggle