Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krimea ŝtata medicina universitato
"S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU)
universitato
Informoj
fondodato 1931
Situo
Geografia situo 44° 57′ 37″ N, 34° 5′ 22″ O (mapo)44.9603934.08949Koordinatoj: 44° 57′ 37″ N, 34° 5′ 22″ O (mapo)
lando Ukrainio
urbo Simferopolo (Aŭtonoma Respubliko Krimeo, UkrainioRespubliko Krimeo, Rusio[1])
Estraro
gvidanto Anatolij Andrejeviĉ Babanin
Nombroj
nombro de kunlaborantoj 100
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU) (Krimeo)
Krimea ŝtata medicina universitato
"S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU) (Krimeo)
DEC
Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU)
Krimea ŝtata medicina universitato
"S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU)
Map
Krimea ŝtata medicina universitato
"S. I. Georgijevskij" (mallonge KŜMU)
vdr

Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (KŜMU) estas medicina altlernejo en Simferopolo, (Aŭtonoma Respubliko Krimeo, UkrainioRespubliko Krimeo, Rusio [1]). La universitato estas unu el la plej elstaraj medicinaj universitatoj de Ukrainio aŭ Rusio. La universitato havas 6 fakultatojn, 54 fakojn, propran universitatan klinikon. Nuntempe (2007) en la universitato studas ĉirkaŭ 4,5 mil studentoj (inter ili – ĉirkaŭ 1,7 mil eksterlandaj studentoj el 34 landoj de la mondo). La universitato estis honorita per la ordeno de Laborista Ruĝa Standardo (1981) kaj estas atestita de la Internacia Organizo pri la Edukado (IES) laŭ la nivelo AA (kiel "elstara altlernejo, konata kaj agnoskita en la mondo").

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la KŜMU komenciĝas de la medicina fakultato de la Taŭrida universitato, kiu estis malfermita la 10-an de majo 1918. La unua rektoro de la universitato (kaj samtempe la dekano de la medicina fakultato) estis R. I. Gelvig. Dum la ekzisto de la fakultato oni edukis 523 kuracistojn. En la jaro 1925 la universitato estis reorganizita kiel pedagogia instituto, dum la medicina fakultato estis likvidita.

En la jaro 1930 oni proponis organizi en Simferopolo medicinan instituton. La solena malfermo okazis la 1-an de aprilo 1931. Komence la instituto havis nur unu fakultaton - kurac-profilaktikan; en la jaro 1938 oni malfermis novan - pediatrian - fakultaton. En la jaro 1939 la kurac-profilaktika fakultato estis alinomita kiel "kuracista fakultato". En la jaro 1940 en la instituto studis jam ĉirkaŭ 1,5 mil studentoj; en ĝiaj 32 fakoj laboris 23 profesoroj, 16 docentoj kaj pli ol 100 profesoraj asistantoj kaj instruistoj.

Dum la Dua mondmilito la instituto estis evakuita (komence en Armaviron, poste en Ĝambulon, Bakuon, Krasnovodskon, fine - en Kzil-Ordon). Malgraŭ la malfacilaj militaj kondiĉoj la instituto daŭre laboris; sume inter junio 1941 kaj julio 1944 la instituto edukis 850 kuracistojn. Printempe 1944 post liberigo de Krimeo la instituto revenis en Simferopolon.

En la jaro 1951 kiel direktoron (poste - kiel rektoron) de la instituto estis nomumita docento S. I. Georgijevskij (kies nomon nun havas la universitato). Dum la 1950-aj jaroj la bonstato kaj la infrastrukturo de la instituto signife kreskis. En 1956 en la instituto laboris 27 doktoroj de sciencoj kaj 116 kandidatoj de sciencoj. Ekde la jaro 1961 la instituto instruas studentojn el la landoj de Azio, Afriko kaj Latina Ameriko.

En la jaro 1970 kiel rektoro de la instituto estis nomumita profesoro V. I. Zjablov. En la jaro 1978 oni malfermis novan - stomatologian - fakultaton kaj ankaŭ la prepar-fakon. En la jaro 1979 en la instituto studis 3,5 mil studentoj (inter ili - 250 eksterlandanoj el 46 landoj). Ekde januaro 1979 funkcias la fakultato de postdiplomiĝa klerigo de kuracistoj. Pro multaj meritoj de la instituto en la jaro 1981 ĝi ricevis ordenon de Laborista Ruĝa Standardo. Fine de la 1980-aj jaroj la Krimea medicina instituto apartenis al la deko de la plej elstaraj medicinaj altlernejoj de USSR.

Februare 1989 kiel rektoron de la instituto oni elektis profesoron I. V. Bogadelnikov. En la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj, kaŭzitaj de la kolapso de Sovetio, la aktivadoj de la instituto estis grave aliorganizitaj: la instituto ekokupiĝas pri komerca agado. En la jaro 1991 en la instituto studis pli ol 3 mil studentoj, inter ili - preskaŭ 600 eksterlandanoj el 54 landoj. Ekde la jaro 1992 la instituto proponas komercan (pagendan) instruadon al la eksterlandaj studentoj; ekde la jaro 1994 - ankaŭ al la civitanoj de Ukrainio.

Julie 1995 la Krimea medicina instituto estis atestita fare de la Ministerio pri klerigo laŭ la kvara (plej alta) nivelo. La 8-an de decembro 1995 oni donis al la universitato la honoran nomon "S. I. Georgijevskij" (imaĝe al la eksa rektoro, kiu multe kontribuis al la kresko kaj evoluo de la instituto). Septembre 1996 la instituton ekgvidis profesoro A. A. Babanin, kiu estas ĝia rektoro ĝis nun (2007). La 26-an de januaro 1998 per la ordono de la Ukrainia registaro la instituto estis transformita en medicinan universitaton.

La ĉefa konstruaĵo de KŜMU (ĉi tie troviĝas la administracio, biblioteko, 4 lekciejoj, granda aŭlo kaj kelkaj teoriaj fakoj de la universitato)

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1999 en la universitato ekzistas anglalingva formo de instruado (laŭ la kvanto de anglalingvaj studentoj la universitato superas ĉiujn aliajn medicinajn altlernejojn de Ukrainio). Ĉiujare en la universitato oni sukcese prezentas 5-10 doktorajn tezojn kaj ĉ. 25-30 - kandidatajn. La universitato partoprenas 16 internaciajn scienc-esplorajn programojn, eldonas kelkajn sciencajn periodaĵojn.

La universitato havas 6 fakultatojn: 1an kuracistan, 2an kuracistan, stomatologian, internacian kuracistan, farmacian kaj la fakultaton de postdiplomiĝa klerigado de kuracistoj. La universitato havas 54 fakojn, propran klinikon, poliklinikon por la studentoj kaj etato, prepar-fakon, medicinan lernejon.

Materi-teĥnika bazo de la universitato[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la universitato troviĝas centre de Simferopolo (tre proksime al la fervoja stacidomo) en la parka zono kaj sume kovras 17,3 hektarojn. La universitato havas 16 stud-konstruaĵojn, 5 studentajn domojn, tegmentitajn sportejon kaj naĝ-basenon, stadionon, kelkajn kafejojn, kulturdomon. La suma areo de la stud-sciencaj ejoj estas ĉirkaŭ 63 mil kvadrat-metroj. Ĉiuj lekciejoj samtempe povas akcepti 3270 studentojn. La blblioteko de la universitato havas ĉirkaŭ 600 mil librojn. La universitato havas propran eldonejon.

Profesoraro kaj instruistaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (2007) en la universitato laboras ĉirkaŭ 700 instruistoj, inter kiuj 99 estas doktoroj pri sciencoj kaj 356 - kandidatoj pri sciencoj. 39 profesoroj de la universitato membras en enlandaj kaj internaciaj akademioj, pli ol 70 instruistoj estas premiitaj per ŝtataj honor-distingoj kaj honor-titoloj.

Famaj kunlaborantoj de la universitato[redakti | redakti fonton]

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Poŝtadreso:

Крымский Государственный Медицинский Университет,    
бульв. Ленина 5/7
Симферополь, Крым
UA-96006, Украина

Krimea Ŝtata Medicina Universitato,
bulv. Lenina 5/7
Simferopolo, Krimeo
UA-96006, Ukrainio

Telefon-numeroj:

+38(0652) 254-711, 294-804, 294-978

Faksil-numeroj:

+38(0652) 271-547, 272-092

Oficiala adreso de e-poŝto:

office(heliko)csmu.strace.net

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komence oni intencis doni al la instituto honoran nomon omaĝe al la venko de la ruĝa armeo en la Perekopa batalo. Tamen jam dum la organizado oni decidis, ke la instituto havos honoran nomon omaĝe al M. V. Frunze. La 25-an de septembro 1931 la instituto ricevis alian honoran nomon omaĝe al I. V. Stalin; tiun nomon la instituto havis ĝis aprilo 1956.

Fontoj kaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La universitato estas en Krimeo, teritorio kiu estas disputata inter Ukrainio kaj Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]