Kvarkantona Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarkantona Lago

germane Vierwaldstättersee

lago • area not part of a municipality of Switzerland
Ĉefaj fontoj Rivero Reuss
Sarna Aa
Engelberger Aa
Muota
Ĉefaj elfluoj Rivero Reuss
Insuloj Altstad-Insel (insuleto)
Areo de la baseno 2124 km²dep1
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 673175 / 208048 (mapo)47.0194444444448.4011111111111433Koordinatoj: 47° 1′ 10″ N, 8° 24′ 4″ O; CH1903: 673175 / 208048 (mapo)
Kvarkantona Lago (Svislando)
Kvarkantona Lago (Svislando)
DEC
Kvarkantona Lago
Kvarkantona Lago
Map
Kvarkantona Lago
Supermara alteco 433 m
Surfaca areo 113,6 km²f5
Akva volumeno 11,8 km³dep1f8
Maksimuma profundo 214 mf10
Averaĝa profundo 104 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 3,4 jaroj
Borda longo1 143,7 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Kvarkantona Lago (germane Vierwaldstättersee; france Lac de Quatre Cantons; itale Lago dei Quattro Cantoni) estas lago en centra Svislando, la kvara plej granda en la lando. Ĝia tuta surfaco estas 114 km² kaj trovi^gas je alteco de 434 m super la marnivelo. La maksimuma profundeco de la lago estas 214 m kaj ĝia akvovolumo 11.8 km³.

Lagopartoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tre komplikan geometrian formon kaj estas dividita en pluraj partlagoj. Ili nomiĝas de sudo al nordo:

La Kvarkantona Lago vidita el la Pilato-Aertelfero

Lago de Urio[redakti | redakti fonton]

La suda parto de la lago post la enfluo de la Reuss nomiĝas Lago de Urio.

Baseno de Gersaŭ[redakti | redakti fonton]

Sekvas post mallarĝiĝo la Baseno de Gersaŭ.

Baseno de Weggis[redakti | redakti fonton]

La Baseno de Gersaŭ per ŝnuriĝo estas disigita norde de la Baseno de Weggis, kiu formas la sudan elementon de la norda lagoparto. Tiu havas formon simila al giganta kruco.

Lago de Lucerno[redakti | redakti fonton]

Ĝia norda brako nomiĝas Golfo de Lucerno aŭ Lago de Lucerno, nomon kion oni en diversaj lingvoj uzas ofte ankaŭ kiel nomo por la tuta lago.

Golfoj de Horw kaj Stansstad[redakti | redakti fonton]

La sudokcidenta krucbrako konsistas el la Golfoj de Horw kaj Stansstad.

Lago de Alpnach[redakti | redakti fonton]

Ĉi-lasta parto havas okcidentan longigon, kiu estas nur per eta kolo ligita al la ĉeflago kaj nomiĝas Lago de Alpnach.

Lago de Küssnacht[redakti | redakti fonton]

La orienta brako de la suda lagokruco estas la Golfo aŭ Lago de Küssnacht.

Lagobordoj[redakti | redakti fonton]

Grandparte la lagobordo estas formita de altaj montoj, kiuj krute kaj deklive falas en la akvon, kelkloke ĝis 1500 metrojn. El tio rezultiĝas belegaj kaj pentrindaj vidoj kaj panoramoj. La lagon ĉirkaŭas krom la Kantono Lucerno la tri svisaj prakantonoj, nome Urio, la Ŝvico kaj Untervaldo.

Nutrantaj riveroj[redakti | redakti fonton]

La rivero Reuss enfluas ĉe Flüelen en la Lagon de Urio (la suda lagoparto en la Kanton Urio). La lago ankaŭ estas nutrita de la riveroj Muota ĉe Brunnen, la Engelberger Aa ĉe Buochs kaj la Sarna Aa ĉe Stansstad).

Urboj, komunumoj kaj lokoj ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panorama bildo