Mata Amritanandamayi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mata Amritanandamayi
universitata kanceliero
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1953 (1953-09-27) (70-jaraĝa)
en Alappad
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Barato vd
Profesio
Okupo guruo • religiestro • gvidisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mata Amritanandamayi (malajalame മാതാ അമൃതാനന്ദമയ, hindie माता अमृतानन्‍दमयी en nagario), internacie konata kiel Amma (patrino) estas barata guruo kaj fondinto de la humaneca kaj ekologia NRO Mata Amritanandamayi Math kies sidejo situas en la aŝramo Amritapuri en Kollam, Keralao, proksime de ŝia naskiĝloko, Parayakadavu.

Hinduisma eminentulo, ŝi tamen superas sian religian kadron por transdoni sian mesaĝon de Amo al «ĉiu homo, sendepende de la kredo, deveno, seksogento de la homo». Ŝi jam publike deklaris, «mia religio estas amo».

En 2002, ŝi ricevis en la Palaco de la Nacioj, la eŭropa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, la premio Gandhi-King de senperforto. La antaŭaj ricevintoj de tiu premio estis interalie Kofi Annan, Nelson Mandela kaj Jane Goodall.

Multaj eminentuloj, kleruloj, religiestroj aŭ sciencistoj agnoskis kaj kuraĝigis Amma-on en ŝia laborado. Interalie, Abdul Kalam donacis la laborpagon de siaj dek unuaj monatoj kiel prezidento de Barato al la organizaĵo kiun Amma estras.

Brakumado[redakti | redakti fonton]

Hinduisme, Darśana (t.e. vidado, sanskrita esprimo esperantigebla kiel darŝano) estas la vida renkontiĝo inter iu adepto kaj ties spirita gvidanto (t.e. ia dio, guruo aŭ ties figuro). Tiam supozeble okazas transdono de spirita energio profite al la adepto, simile al beno.

Amma fariĝis tutmonde fama pro sia aparta darŝano, kiu konsistas el spontana brakumado. Ŝi ofertas brakumadon al ĉiu kiu prezentiĝas kaj ŝi jam unuope ĉirkaŭ-brakis kaj -premis pli ol 50 000 homoj en unu tago, kelkfoje sidante por 20 horoj.[1] Unue, tio okazis nur en Barato, sed rapide kreskis la internacia famo kaj ŝi komencis fari mondajn turneojn. Ĝis nun, ŝi laŭrakonte brakumis almenaŭ 30 milionojn da homoj.[2]

Humaneca aktivado[redakti | redakti fonton]

La ne-registara organizaĵo Mata Amritanandamayi Math klopodas subteni helpbezonantajn popolojn, precipe post ekologiaj katastrofoj kiel la Hinda-Oceana Tertremo en 2004 aŭ la uragano Katrina. Pri tio, la organizaĵo ĝiris 1 milionon da usonaj dolaroj al la Bush-Clinton administracio por helpi la viktimoj de la uragano.

Mata Amritanandamayi Math konstruis kaj estras 33 lernejojn, 12 templojn, 1 faka hospitalo En Kochi, nutras milojn dum mesoj, provizas pension al 15 000 vidvinoj kaj jare konstruas 25 000 domojn por la senhejmuloj. [3].

Kino[redakti | redakti fonton]

La franca reĝisoro naskiĝinta en Utrecht Jan Kounen faris dokumentan filmon pri la fenomeno Amma nomita Darshan : L'étreinte (Darŝano: Brakumado) kiun li prezentis dum la Festivalo de Cannes en 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.usatoday.com/news/nation/2006-07-18-amma-humanitarian_x.htm
  2. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/south_asia/3136524.stm
  3. Gazeto Hindustan Times, "Healing wounds with a hug" far Surendra Singh, 9-a de oktobro 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la aŝramo (angle)