Putnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Putnok
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 363  (2023) [+]
Loĝdenso 183 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 20° 26′ O (mapo)48.29361111111120.436666666667Koordinatoj: 48° 18′ N, 20° 26′ O (mapo) [+]
Areo 34,73 km² (3 473 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Putnok (Hungario)
Putnok (Hungario)
DEC
Putnok
Putnok
Situo de Putnok

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Putnok [+]
vdr

Putnok estas urbo en Hungario, en nordokcidento de departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok, kies administra centro ĝi estas. Ĝi situas proksime al Slovakio, nur 8 km for de la bordo.

Putnok situas en valo kaj sur deklivoj, en maldekstra bordo de la rivero Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Bánréve. Ózd estas proksime, kaj Miskolc troviĝas ĉirkaŭ 40 km for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbonomo troviĝas en Gömör, en historia regiono Gömör kaj Kis-Hont, laŭ historia komerca vojo. La unua konata mencio de Putnok datiĝas de 1283, kiam la reĝo László la 4-a presentis ĝin al la familio Rátholth. La familio Putnoky estris Putnok dum tri jarcentoj.[1]

Dum la mezepoko ĝi estis doganejo kaj dume ricevis la rangon de kampurbo en la mezo de la 16a jarcento. 1423 oni konstruis reĝan saloĉambron en la loko, kaj 1412–1427 la bienestra familio Putnoky konstruis fortikaĵon.

Ekde la mezo de la 16a jarcento ĝis la komenco de la 18a, la kresko de la urbo interrompiĝis, kaj ĝia registoj konstante ŝanĝis. Dum nur mallonga periodo, la regoj de la loko ŝanĝiĝis plurfoje – al la otomanoj, al la habsburgoj kaj al pliaj aliaj. Dum periodo la urbo eĉ estis senpopola. La rekonstruado de Putnok komencis en 1717, kiam la familio Serényi (ŝerEnji) iĝas estristoj. En la sama jarcento, la urbo trapasis sian plej altan ekonomian evoluadon, kaj pluraj de la publikaj konstruaĵoj oriĝinas en ĉi tiu periodo.[1]

En 1834, tiama bienestro Alajos Serényi konstruis kastelon en la loko de la ruinan fortikaĵon.[1] Putnok degradiĝis al grandvilaĝo en 1881. Inter 1920 kaj 1923 ĝi estis departementejo, kaj ĝi urbiĝis en 1989.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Putnok naskiĝis:

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 kastelyutak.hu (arkiva kopio)