Nord-Bordio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Bordio
Administra regiono
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

ĈefurboSept-Îles
- koordinatoj51° N, 66° U (mapo)50.866666666667-65.816666666667Koordinatoj: 51° N, 66° U (mapo) [+]
Areo300 281,83 km² (30 028 183 ha) [+]

Loĝantaro88 525 [+] (2021)
Denseco0,29 loĝ./km² [+] [+]

Nord-Bordio (Tero)
Nord-Bordio (Tero)

Nord-Bordio (Kebeko)
Nord-Bordio (Kebeko)
DEC
Nord-Bordio
Nord-Bordio

Map
Nord-Bordio

Vikimedia Komunejo:  Côte-Nord [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nord-Bordio (france Côte-Nord, areo 247 627,06 km²) estas la due plej granda administra regiono en Kebekio, Kanado, post Nord-Kebekio. Ĝi ampleksas la plejparton de la norda bordo de la estuaro de la rivero Sankta Laŭrenco kaj la golfo de Sankta Laŭrenco preter Tadoussac.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2006 ĝi havis loĝantaron de 95 911, proksimume 1 % de la provinca loĝantaro. La plej grandaj urboj, Baie-Comeau kaj Sept-Îles, reprezentas iomete pli ol duono de la loĝantaro.

Kreskado estas tre malebena. Ekzemple, la loĝantaro de la regiona municipo de Sept-Rivières preskaŭ naŭobliĝis inter 1951 kaj 1981 de 5 394 homoj al 47 114; sed post fermado de minejoj, ĝi perdis 9 000 loĝantojn en dek jaroj.

Geografio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hidroelektra centralo Daniel-Johnson.

Nord-Bordio kreiĝis kiel administra regiono en 1966.

Ekzistas teritoria malkonsento inter Kebekio kaj Labradoro pri la landlimo inter Nord-Bordio kaj Labradoro depost 1927.

Gravaj landformoj en Nord-Bordio inkluzivas la insulon Anticosti, la insularon Mingan, kaj la grandegan rezervujon Manicouagan.

La regiona ekonomio baziĝas je minado (plejparte de fero), arbsegado, rafinado de aluminio, kaj turismo. Krome, la 14 hidroelektraj centraloj de la regiono, interalie la centralaro Manic-Outardes sur la rivero Manicouagan kaj rivero Outardes, ĝeneras 10 500 megavatojn por Hydro-Québec.

Subdividoj[redakti | redakti fonton]

Nord-Bordio konsistas el 53 municipoj : 5 regionaj municipoj, 5 sendependaj municipoj, kaj 10 indianaj rezervejoj.

Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)

  • MRC de Caniapiscau
  • MRC de la Haute-Côte-Nord
  • MRC de Manicouagan
  • MRC de Minganie
  • MRC de Sept-Rivières

Sendependaj municipoj

Indianaj rezervejoj

Gravaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]