Pablo León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pablo León
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1960 (1960-01-28) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pablo LEÓN (naskiĝis la 28-an de januaro 1960) estas argentina esperantisto kaj ĵurnalisto kiu memlernis Esperanton en 1978 kiel dekokjarulo. Tuj poste li ekaktivis en la loka movado.

Li aliĝis al Bonaera Esperanto-Asocio, en kies estraro li okupis la jenajn postenojn:

Bibliotekisto (1981-1982).
Sekretario (1987).
Redaktoro de la asocia monata bulteno (1987-1990).
Prezidanto (1990-1992).

En 1982 li partoprenis la reaktivigon de Argentina Esperantista Junulara Organizo (Argent-EJO) kaj estis elektita prezidanto por la periodo 1982-1983.

Dum 1990 li kunredaktis kune kun Floreal Villar la oficialan organon de Argentina Esperanto-Ligo.

En la jaro 2004 li transprenis la administradon kaj ĉefredaktadon de la retportalo Ĝangalo. Li zorgis pri la aktualigo de la reta ĵurnalo (ĉiutaga gazeto) en Esperanto, kaj ankaŭ pri aliaj redakciaj aferoj, kiel la kunordigado de la teamo da korespondantoj kaj kunlaborantoj de Ĝangalo tra la mondo, kaj pri la asistado al la naciaj redakcioj de la subportaloj.

En 2014 li tradukis el la angla en la hispanan kaj Esperanton la komikson "Esperantistoj", nefikcian verkon pri parolantoj de Esperanto (precipe denaskaj esperantistoj), verkitan de la usona bildliteraturisto Dan Mazur.

En 2016 li partoprenis teamon kiu preparadis la hispana-Esperantan kurson ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie post preskaŭ unu jaro Esperanton eklernis pli ol 169 mil personoj. 

Inter 2017 kaj 2019 li partoprenis la teamon de tradukistoj el 23 landoj, kiuj sub la gvido de s-roj Trezoro Huang Yinbao kaj Andrej Peĉjonkin, esperantigis la revuon Unesko-Kuriero, oficialan organon de UNESKO. Ekde 2022 li denove aliĝis al la teamo de tradukistoj, ĉi-foje sub la gvido de Revon Xie.

Li loĝas nuntempe en Merlo, provinco Buenos Aires, Argentino.