Pablo León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pablo León
Pablo Leon.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1960 (1960-01-28) (59-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Pablo LEÓN (naskiĝis la 28-an de januaro 1960) estas argentina esperantisto, kiu memlernis Esperanton en 1978 kiel dekokjarulo. Tuj poste li ekaktivis en la loka movado.

Li aliĝis al Bonaera Esperanto-Asocio, en kies estraro li okupis la jenajn postenojn:

Bibliotekisto (1981-1982).
Sekretario (1987).
Redaktoro de la asocia monata bulteno (1987-1990).
Prezidanto (1990-1992).

En 1982 li partoprenis la reaktivigon de Argentina Esperantista Junulara Organizo (Argent-EJO) kaj estis elektita prezidanto por la periodo 1982-1983.

Dum 1990 li kunredaktis kune kun Floreal Villar la oficialan organon de Argentina Esperanto-Ligo.

En la jaro 2004 li transprenis la administradon kaj ĉefredaktadon de la retportalo Ĝangalo. Li zorgis pri la aktualigo de la reta ĵurnalo (ĉiutaga gazeto) en la internacia lingvo Esperanto, kaj ankaŭ pri aliaj redakciaj aferoj, kiel la kunordigado de la teamo da korespondantoj kaj kunlaborantoj de Ĝangalo tra la mondo, kaj pri la asistado al la naciaj redakcioj de la subportaloj.

En 2016 li partoprenis teamon kiu preparadis la hispana-Esperantan kurson ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie post preskaŭ unu jaro Esperanton eklernis pli ol 169 mil personoj. 

Li loĝas nuntempe en Merlo, provinco Buenos Aires, Argentino.