Souvanna Phouma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Souvanna Phouma
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1901 (1901-10-07)
en Luampabano
Morto 10-an de januaro 1984 (1984-01-10) (82-jaraĝa)
en Vjentiano
Lingvoj laŭafranca
Ŝtataneco Laoso
Alma mater Alpa Universitato de GrenobloUniversitato de Parizo
Familio
Patro Bounkhong
Edz(in)o Aline Claire Allard
Infanoj 4
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Souvanna Phouma [suvana fuma] (Luang Prabang, 7-an de oktobro 1901 - Vjentiano, 10-an de januaro 1984) estis laosa ĉefministro la tria filo de la princo Boun Khong kaj nevo de Sisavang Vong, la reĝo de Laoso [1]. Post superaj studoj en Hanojo [2] kaj en Francio, li akiris diplomon de inĝeniero en publikaj konstruoj kaj revenis en Laoson en 1931. Tie li edziĝis kun Aline Allard (alin alar), estonta konsilantino de la Franca Unuiĝo, filino de franco kaj de laosanino.

En 1940, li fariĝis direktoro de la Publikaj Konstruoj de Laoso kaj tiel iĝis alta funkciulo de Hindoĉinio [3][rompita ligilo]. Li estis ĉefministro de Laoso dum pluraj periodoj : 1951-1954, 1956-1958, 1960, 1962-1975. Dum unua mandato de ĉefministro, li interkonsentis kun Francio, en 1953, traktaton per kiu Laoso sendependiĝis. Li strebis al politiko de neŭtraleco, paco kaj nacia unueco. La subteno de Usono al la dekstrularo fiaskigis, pro radikaliĝo, lian politikon de malfermiteco al la komunista partio Pathet Lao (Laosa Patriota Fronto), subtenata de Vjetnamo kaj Sovetio, por starigo de nacia registaro. En 1974, koratako devigis lin al longdaŭra kuracado en Francio. En 1975, post retiriĝo de Usono, Pathet Lao kaptis la povon.