Karl Rahner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Rahner
Persona informo
Karl Rahner
Naskiĝo 5-an de marto 1904 (1904-03-05)
en Freiburg
Morto 30-an de marto 1984 (1984-03-30) (80-jaraĝa)
en Innsbruck
Tombo Jesuitenkirche Innsbruck vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Familio
Gefratoj Hugo Rahner vd
Parencoj Christoph Cremer • Hubert Cremer vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • teologo • verkisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl RAHNER SJ (naskiĝis la 5-an de marto 1904 en Freiburg im Breisgau, mortis la 30-an de marto 1984 en Innsbruck) estis unu el la plej influhavaj germanaj katolikaj teologoj de la pasinta jarcento.

Biografio kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Rahner kreskis en katolika familio. Kiel junulo lin influis la junular-movado Quickborn siatempe forte influita de Romano Guardini.

En 1922 li eniris la ordenon de la Jezuitoj en Tisis. De 1924 ĝis 1927 li studis filozofion kaj katolikan teologion en la ordenaj alt-lernejoj en Feldkirch, Pullach kaj Valkenburg kaj en la universitatoj de Freiburg im Breisgau kaj Innsbruck. En 1932 li sacerdotiĝis kaj en 1936 li doktoriĝis en Innsbruck. Grava por la pensado de Karl Rahner fariĝis lia partopreno en Heidegger-seminarioj de 1934-1936.

En la nazia tempo li laboris en la animzorga oficejo en Vieno kaj dum 1944/45 en la paroĥa animzorgado en Malsupra Bavario. 1945 li laboris en Munkeno kaj docentis en Pullach. En 1948-1964 li estis profesoro por dogmatiko en Innsbruck kune kun sia frato Hugo Rahner. Dum la Dua Vatikana Koncilio li estis Koncilia Konsilanto de la kardinaloj König kaj Döpfner. En 1964 Karl Rahner transprenis la katedron de Romano Guradini, sed jam en 1967 li transiris al la universitato de Monastero (Münster), kie li estis profesoro ĝis sia emeritiĝo en 1971.

La verkaro de Karl Rahner ampleksas multajn titolojn (vidu la suban liston). Li planis kaj realigis kun Josef Höfer la 10-voluman duan eldonon de „Lexikon für Theologie und Kirche“ (Leksikono por Teologio kaj Eklezio), la 5-voluman „Handbuch der Pastoraltheologie“ kaj la serion „Quaestiones disputatae“. Lia kolekto de animzorgaj teologiaj artikoloj, eseoj kaj traktatoj en „Sendung und Gnade“ (1959) lin famigis internacie.

Rahner multe prelegis en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Ankaŭ en la komunismaj landoj li rajtis prelegi pro siaj klopodoj por paco kaj por la dialogo de la mondkonceptoj. Sed ankaŭ en Usono kaj Kanado li plurfoje faris prelegvojaĝojn.

En 1969 li estis vokita kiel membro de la papa Internacia Komisio de Teologoj, sed li forlasis la komisionon, ĉar li ne povis realigi siajn ideojn. 1971 li denove kiel honora profesoro prelegis pri "limo-demandoj de teologio kaj filozofio". Li kunlaboris de 1971-1975 en la Komuna Sinodo de la Episkopujoj en la Federacia Respubliko Germanio en Würzburg.

En 1981 Karl Rahner transloĝiĝis al Innsbruck, kie li en 1984 mortis. Lia tombo troviĝas en la kripto de la Jezuita preĝejo en Innsbruck.

En 1964 Rahner ricevis la unuan de entute 15 honor-doktoraj titoloj, kaj poste li ricevis multajn aliajn famajn distingojn. Interalie okaze de lia 80-a naskiĝtago – do mallonge antaŭ lia morto – la universitato de Innsbruck fondis la "Premion Karl Rahner" por teologia esplorado.

Institucioj[redakti | redakti fonton]

La postlasaĵo de Karl Rahner estas konservata en la Karl-Rahner-Arkivo en Munkeno [1].

La Karl-Rahner-Fondaĵo en Munkeno prizorgas la eldonon de lia tuta verkaro.

En Usono ekzistas Karl Rahner Society [2] kaj en Kolonjo Karl-Rahner-Akademio [3]. En Freiburg im Breisgau troviĝas la domo Karl-Rahner-Haus de la arkidiocezo Freiburg. Ĝi estas sidejo de animzorgaj institucioj. Karl-Rahner-Haus ekzistas ankaŭ en Karlsruhe kiel centro de la Katolika Alt-lerneja Komunumo.

  1. sur la paĝoj de la jezuitoj (en la germana): [1] Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Karl-Rahner-Societo (en la angla): [2] Arkivigite je 2008-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Karl-Rahner-Akademie (en la germana): [3] Arkivigite je 2009-03-31 per la retarkivo Wayback Machine

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Worte ins Schweigen (Vortoj en la Silentadon) (1938)
  • Geist in Welt (Spirito en Mondo) (1939)
  • Hörer des Wortes (Aŭskultantoj de la Vorto. Rilate al bazo de la Religia Filozofio (1941)
  • Schriften zur Theologie (Skribaĵoj rilate al la Teologio), 16 Bände (1954-84)
  • Sendung und Gnade (Sendado kaj Graco) (1959)
  • Grundkurs des Glaubens (Baza Kurso de la Kredo) (1976)
  • Handbuch der Pastoraltheologie (Manlibro de la Animzorga Teologio), 5 volumoj (1964-72)
  • Sacramentum mundi (Sakramento de la Mondo), 4 volumoj (1967-69)
  • Der Glaube der Kirche (La kredo de la Eklezio) Novprilaborado de verko de Josef Neuner kaj Heinrich Roos (1971)