Stefano la 2-a (Blois)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano la 2-a
Persona informo
Étienne II de Blois
Naskiĝo ĉ. 1045
Morto 19-an de majo 1102 (1102-05-19)
en Ramlo
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Ramlo vd
Lingvoj malnovfranca vd
Ŝtataneco County of Blois vd
Familio
Dinastio Dinastio de Blois vd
Patro Theobald III vd
Patrino Gersende of Maine vd
Gefratoj Hugh V, Count of Maine • Odo III, Count of Champagne • Hugh, Count of Champagne • Fulco I, Margrave of Milan vd
Edz(in)o Adela of Normandy vd
Infanoj William, Count of Sully • Theobald II of Champagne • Stefano de Anglio • Mathilde of Blois • Adela de Blois • Henriko de Blois • Eleanor of Champagne • Agnès de Blois • Emma de Blois • Humbert de Blois, Comte de Virtus • Odo de Blois • Alice de Blois • Philip of Champagne vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefano la 2-a, grafo de Blois (n. ĉ. 1045, m. la 19-an de majo 1102) estis la filo de grafo Teobaldo la 3-a de Blois kaj Garsinde du Main. Li heredis la graflandon en 1089.

Ĉirkaŭ 1080 li edziĝis al Adela de Normandio, filino de Vilhelmo la 1-a de Anglio. Li estis inter la estroj de la unua Krucmilito kaj ofte sendis al Adela entuziasmajn leterojn pri la progreso de la milito. Dum la longa kaj malfacila sieĝo de Antioĥio li forlasis la krucmiliton kaj revenis hejmen. Adela hontis pro tio kaj persvadis lin aliĝi al la malgranda krucmilito de 1101 (moknomata la krucmilito de la malkuraĝuloj) kune kun aliaj kavaliroj kiuj ne plenumis siajn votojn krei sekuran pilgrimvojon al Jerusalemo. Li mortis dum batalo apud Ramla, kie la egiptoj multe supernombris la krucmilitistojn.

Stefano kaj Adela havis dek unu infanojn:

  • Vilhelmo (m. 1150), grafo de Chartres, kiu edziĝis al Agnes de Sulli
  • Teobaldo la 2-a, grafo de Ĉampanjo
  • Odo, kiu mortis infane
  • Stefano, reĝo de Anglio
  • Lucia-Mahaut, kiu edziĝis al Rikard d'Avranches, 2-a grafo de Chester: ili ambaŭ droniĝis en 1120, kune kun Vilhelmo Adelin (la heredonto de Henriko la 1-a, dum la katastrofo de la Blanka Ŝipo
  • Agnes, kiu edziĝis al Hugo de Le Puiset
  • Eleanora (1104-1147), kiu edziĝis al Raoul la 1-a, grafo de Vermandois. En 1140 Raoul reĵetis ŝin kaj edziĝis al Petronilla de Akvitanio, fratino de Eleonora de Akvitanio: la papo ekskomunikis Raoul kaj Petronilla pro tio.
  • Alix (m. 1145), kiu edziĝis al Renaud la 3-a de Joigni
  • Lithuise (m. 1118), kiu edziĝis al Milo de Brai. Ili eksedziĝis en 1115.
  • Henriko de Blois, episkopo de Winchester
  • Umberto, kiu mortis infane

Stefano havis ankaŭ nelegitiman filon, Vilhelmo (m. 1154), ĉefepiskopo de Jorko, kiu en 1226 estis kanonizata.