Hugo de Vries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo de Vries
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1848 (1848-02-16)
en Harlemo
Morto 21-an de majo 1935 (1935-05-21) (87-jaraĝa)
en Lunteren
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Okupo
Okupo botanikistobiologo • genetikisto • profesoro • universitata instruisto
Verkoj De ademhaling der planten
Het leven der bloem
De voeding der planten
vdr

Hugo Marie de Vries (16-a de februaro 1848, Haarlem21-a de majo 1935, Lunteren) estis nederlanda genetikisto kaj biologo kaj unu el la tri remalkovrintoj de Gregor Mendel kaj ties heredoleĝoj (la du aliaj estis Erich Tschermak kaj Carl Correns).

Li verkis teorion de mutacio (1901 kaj 1903), granda instigo por esplorado de evoluo. Lia oficiala botanika aŭtorkodo estas „de Vries“.

De Vries ĉefe eksperimentis pri fiziologio de plantoj kaj evoluscienco. Li esploris pri planta spirado, la estiĝo de gajloj kaj longtempe pri osmozo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hugo de Vries devenis el respektata nederlanda familio. Lia patro Gerrit de Vries estis justicministro de Vilhelmo la 3-a; la patrino Maria Ereardina estis filino de Jacob Christiaan Reuvens, la unua profesoro pri arkeologio de la Universitato Leiden.

Hugo de Vries jam kiel knabo interesegiĝis pri botaniko. En 1866 li ekstudis biologion en la universitato Leiden. Paralele li laboris en hejma laboratorio. En 1870 li finis sian doktoriĝon ("Pri la efiko de temperaturo sur la fizilogio de la plantoj") kaj plustudis en Heidelberg ĉe botanikisto Wilhelm Hofmeister kaj la plantfiziologiisto Julius Sachs.

Hugo de Vries

Li fariĝis juna docento pri naturhistorio en Amsterdamo, post kvar jaroj li mem denove plustudis en Würzburg por esplori la osmozon (publikigita kiel profesoriga laboro "Pri la mekanikaj kaŭzoj de ĉela ekstenziĝo"). En 1878 li estas eksterordinara profesoro por plantofiziologio ĉe la Universitato Amsterdamo.

Li priskribis pli ol 20 plantspeciojn, multaj el la genro enotero (Oenothera).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ilse Jahn, Michael Schmitt (Hrsg): Darwin & Co. Eine Geschichte der Biologie in Porträts. Band II. C.H. Beck, München 2001, ISBN 3-406-44639-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]