Francine John-Calame

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francine John-Calame
Persona informo
Francine John-Calame
Naskiĝo 30-an de aprilo 1954 (1954-04-30) (69-jaraĝa)
en La Chaux-de-Fonds
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Partio Verda Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francine JOHN-CALAME naskiĝis en La Chaux-de-Fonds, kantono Neŭŝatelo, Svislando, en la jaro 1954. Ŝi estas politike aktiva virino svisa kaj franclingva. Ŝi apartenas al la partio de la Verduloj.

Ŝi aktivis en la Asocio de Defendado de la Senlaboruloj en La Chaux-de-Fonds. Ŝi membris en la Kantona Konsilio (legislativa povo, parlamento, kantona nivelo) de la kantono Neuchâtel (Neŭŝatelo) de 1993 ĝis 2002. Ŝi membras en Vilaĝa Konsilio (ekzekutiva povo, komunuma nivelo) de Le Cerneux-Péquignot, kantono Neuchâtel. En la jaro 2005 ŝi komencas mandaton en Nacia Konsilio (leĝofara instanco, parlamento, suba ĉambro, federa nivelo) en Berno. Ŝi reelektiĝis en 2007.

Francine John-Calame

Poresperanta agado[redakti | redakti fonton]

Kun Gisèle Ory ŝi proponis la internacian lingvon Esperanto (Universala Esperanto Asocio) por Nobel-premio pri Paco en 2008. Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco estas unu el la rezultoj de la informado al svisaj instancoj kaj politikistoj farita de Mireille Grosjean.