Lenio Marobin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenio Marobin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
Lingvoj angla
Nacieco Brita
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo advokato
vdr

Lenio Marobin italdevena brito (1961), advokato, juristo. Esperantiĝis en 1975. Partoprenis sian unuan Universalan Kongreson de Esperanto en 1981, kaj fariĝis regula partoprenanto de multaj aliaj en la sinsekvaj jaroj. Fak-Delegito de UEA en Londono dum multaj jaroj. Eniris juran karieron instigite de alt-kortuma juĝisto-esperantisto. Laboras kiel jura konsilisto pri administra kaj publika juro por pluraj publikaj instancoj, precipe pri kompleksaj demandoj rilate nacian sekurecon. Sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA) de 1998 ĝis 2011[1].

Redaktoro de la ILERA-bulteno ĝis 2011[2]. Aktivas en la esperantaj radioamatoraj rondoj. Kunhelpis starigi e-radioamatoran stacion dum multaj UK. Membro de RSGB (Radio Society of Great Britain) kaj aktiva membro de la DXCC de ARRL (American Radio Relay League) kaj FISTS, societo por la konservado de la morsa kodo kiel komunikilo. Aktiva en la radioamatoraj bendoj per la voksigno G0OOS.[3] Amatora lingvisto kun intereso pri latinidaj lingvoj kaj la dialektoj de la regiono Veneto (Venecio). Posedas mikrobibliotekon esperantan kun ĉirkaŭ 800 volumoj, kun intereso pri originala literaturo kaj klasikaj aŭtoroj de esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2009-03-29.
  2. http://ilerabulteno.googlepages.com/ilera-bultenoj[rompita ligilo]
  3. G0OOS ĉe la radioamatora datumbazo QRZ.com