Davido la 4-a de Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davido la 4-a de Kartvelio
Persona informo
Naskonomo დავით IV აღმაშენებელი
Naskiĝo 1-an de januaro 1073 (1073-01-01)
en Kutaiso
Morto 8-an de februaro 1125 (1125-02-08) (52-jaraĝa)
en Tbiliso
Tombo Monaĥejo Gelati vd
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj kartvela vd
Ŝtataneco Kartvelio vd
Subskribo Davido la 4-a de Kartvelio
Familio
Patro Georgio la 2-a de Kartvelio vd
Patrino Helena vd
Edz(in)o Rusudan of Armenia • Guranduht of the Kipchaks vd
Infanoj Demetrio la 1-a de Kartvelio • Tamar • Kata of Georgia • Zurab Bagrationi • Vakhtang Bagrationi vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pentraĵo de la Monaĥejo en Gelati kie aperas Davido la Konstruanto kun lia testamento kaj modelo de la monaĥejo

Davido la 4-a de Kartvelio la Konstruanto. Reale li estis la unua el la reĝoj de la unuigita Kartvelio kiu nomiĝis Davido. El vidpunkto li estis Davido la 1-a, sed tradicie konata kiel Davido la 4-a ĉar li estis la kvara kiu havis tiun nomon el la Bagratida dinastio. Sed, ĉiakaze kelkaj historiistoj konsideras lin kiel Davido la 2-a, ĉar li estas la dua kiu havis la titolon Reĝo de la kartveloj. Li ankaŭ estas konata kiel Davido la Konstruanto (en la kartvela lingvo: დავით აღმაშენებელი, Davit Aghmashenebeli) (1073-1125), de la Bagratida dinastio, li estis reĝo de Kartvelio de 1089 ĝis 1125.

Eble li estis la plej sukcesa reĝo de Kartvelio, ĉar li sukcesis forpeli la selĝukajn turkojn de la lando danke al sia venko en la batalo de Didgori en 1121. Liaj reformoj kaj en la armeo kaj la administrado permesis lin unuigi la landon kaj preni la kontrolon de granda teritorio en Kaŭkazio. Li havis bonajn rilatojn kun la Kartvela Eklezio kaj promociis la kristanan kulturon. Li estis sanktigita de la eklezio.