René Caillié
René Caillié | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
René Caillié | |||||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1799 en Mauzé-sur-le-Mignon | ||||
Morto | 17-an de majo 1838 (38-jaraĝa) en La Gripperie-Saint-Symphorien | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Rene Caille House vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo vojaĝisto verkisto de vojaĝa literaturo vd | ||||
Laborkampo | Malkovrado de Afriko en antikva epoko vd | ||||
Aktiva en | Timbuktuo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
René Caillié (19-an de novembro 1799 en Mauzé-sur-le-Mignon, Francio - 17-an de majo 1838 en La Gripperie-Saint-Symphorien ĉe Rochefort) estis franca esploristo pri Afriko.
Caillié veturis en 1827 sola - kaŝante sin kiel islamano - de la nuntempa Sieraleono al supra parto de rivero Niger. Li atingis en 1828 kiel dua eŭropano - post Alexander Gordon Laing - Timbuktuon. De tie li traveturis la Saharon kaj revojaĝis al Maroko kaj al Eŭropo. Ĉar Laing estis murdita en Afriko, Caillié estis la unua kiu sciigis en Eŭropo pri Timbuktuo. Caillié suferis en Eŭropo akran kritikon kaj ĉefe la britoj akuzis lin, ke li neniam estis en Timbuktuo. Oni ne volis kredi, ke la iam tre riĉa Timbuktuo sengraviĝis al komerca bazpunkto. Lin rehabilitis nur la germana esploristo pri Afriko, Heinrich Barth, kiu restadis en la karavana urbo de septembro 1853 ĝis aprilo 1854.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- René Caillié, Reise nach Timbuktu 1824-1828. (Hg. H. Pleticha) Tübingen 2006 ISBN 3865030378
- Henri-Paul Eydoŭ, Die Erforschung der Sahara. Freudenstadt 1949.
- Quella-Villéger, Alain, René Caillié, une vie pour Tombouctou. Poitiers 1999.