Antoine de Jussieu
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jussieu |
Antoine de Jussieu | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Traktaĵo universala pri la simplaj drogoj", verko eldonita en 1733, kune kun Nicolas Lémery (1645-1715)
| |||||
Persona informo | |||||
Antoine de Jussieu | |||||
Naskiĝo | 6-a de julio 1686 en Lyon | ||||
Morto | 22-a de aprilo 1758 en Parizo | ||||
Nacieco | Francio | ||||
Lingvoj | latina • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Faculty of Medicine of Montpellier (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | De Jussieu family vd | ||||
Patro | Laurent de Jussieu vd | ||||
Gefratoj | Joseph de Jussieu (en) , Bernard de Jussieu (mul) kaj Christophe de Jussieu vd | ||||
Parencoj | Antoine Laurent de Jussieu (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto kuracisto vd | ||||
Laborkampo | natursciencisto | ||||
Aktiva en | Parizo • Monpeljero • Liono vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antoine de Jussieu (naskiĝis la 6-an de julio 1686, mortis la 22-an de aprilo 1758) estis franca natursciencisto.
Jussieu naskiĝis en Lyon kaj estis la filo de Christophe de Jussieu (aŭ Dejussieu), apotekisto de ia renomo[1], kiu publikigis Nouveau traité de la theriaque (1708).
Antoine studis ĉe la universitato de Montpellier kaj akompanis sian fraton Bernard tra Hispanio, Portugalio kaj suda Francio. Li iris al Parizo en 1708 kaj estis posteulo de Joseph Pitton de Tournefort en la Jardin du Roi (reĝa ĝardeno, posta Jardin des Plantes). Liaj propraj originalaj eldonaĵoj ne estis aparte gravaj, sed li redaktis eldonon de la Institutiones rei herbariae de Tournefort (1719, tri volumoj), kaj ankaŭ postmorte eldonitan verkon de Jacques Barrelier, Plantae per Galliam, Hispaniam, et Italiam observatae (plantoj observitaj tra Francio, Hispanio kaj Italio, 1714). Li praktikadis medicinon kaj ĉefe dediĉis sin al malriĉuloj.
Plantaj priskriboj kaj nomoj donitaj de li estas markataj per la siglo Ant.Juss.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Encyclopaedia Britannica en la eldono de 1911 mencias lin: [1]