Alfred Brendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Brendel
Persona informo
Alfred Brendel
Naskiĝo 5-an de januaro 1931 (1931-01-05) (93-jaraĝa)
en Loučná nad Desnou
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vienoklaso de Majstro vd
Familio
Infanoj Adrian Brendel vd
Profesio
Okupo pianistokomponisto • poeto • eseisto vd
Aktiva en Graz vd
Aktiva dum 1948–2008 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Brendel, Ordeno de Brita imperio (KBE), (nask. 5-a de januaro 1931) estas aŭstra pianisto, naskiĝinta en Ĉeĥoslovakio kaj loĝanta en Britio. Li estas ankaŭ poeto kaj aŭtoro de la superreala skolo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Brendel naskiĝis en Vízmberk (germane: Wiesenberg), nun Loučná nad Desnou, Ĉeĥa Respubliko, en ne-muzikista familio. Ili translokiĝis al Zagrebo, kiam Brendel estis sesjara, kaj poste al Graz, kie ili vivis dum Dua Mondmilito, je kies fino la 14-jara Brendel estis sendita al Jugoslavio por fosadi tranĉeojn. Li suferis frostiĝon kaj estis prenita al hospitalo. Dum lia infanaĝo, Brendel havis kelkajn pianolecionojn, sed krom tio apenaŭ iun formalan muzikedukadon.

Post la milito Brendel daŭrigis ludi la pianon, komponis muzikon, krome li pentris. Tamen, li neniam havis pluajn formalajn pianolecionojn. Kvankam li poste estis majstrostudento ĉe Paul Baumgartner kaj ĉefe Edwin Fischer, oni povas konsideri lin esence mem-lerninton. En 1947 li kiel eksterulo ekzameniĝis pri pianoludado ĉe Akademie für Musik und darstellende Kunst en Vieno kaj en 1949 li komencis sian internacian karieron per premio de Busoni-konkurso en Bolzano. 1950 li ekloĝis en Vieno, komence de la 1970-aj jaroj translokiĝis al Londona kvartalo Hampstead.

Brendel mondfamiĝis precipe per sia interpretado de la piano-komponaĵoj de Franz Schubert, Ludwig van Beethoven, Wolfgang Amadeus Mozart (li registris ĉiujn pianokoncertojn kun Siro Neville Marriner kaj la Akademio de Sankta Marteno en la Kampoj) kaj Franz Liszt. Li estas la unua pianisto, kiu sonregistris la kompletan piano-verkaron de Beethoven. [1] Li ankaŭ estis renoma akompanisto de klasika lido (kanto), interalie kun Dietrich Fischer-Dieskau).

Dum la lastaj jaroj de koncertado li registris ĉiujn violonĉelajn sonatojn de Beethoven kune kun sia filo, la violonĉelisto Adrian Brendel.

Brendel estas rigardita kiel unu el la plej pripensemaj interpretistoj de klasikaj germanaj verkoj de komponistoj kiel Beethoven, Schubert kaj Mozart. Li ludis relative malmultajn verkojn el la 20-a jarcento, inter ili elstaras la pianokoncerto de Arnold Schoenberg.

La 18-an de decembro 2008 Brendel ludis sian adiaŭan koncerton: sur la programo estis la "Jeunehomme"-pianokoncerto de Mozart (n-ro 9 e-minoro), kunludis la Viena Filharmonio dirigita de Charles Mackerras en Musikverein. [2]

Brendel edziĝis dufoje. Lia unua geedziĝo, de 1960 al 1972, estis kun Iris Heymann-Gonzala, kaj ili havis filinon, Doris. En 1975, Brendel edziĝis kun Irene Semler, kaj la paro havas tri gefilojn; filo, Adrian, kiu estas violonĉelisto, kaj du filinoj, Katharina kaj Sophie. [3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Brendel estas ne nur pianisto, sed ankaŭ eseisto de elstare trafa stilo. Liaj eseoj pri muzikaj temoj haveblas en pluraj kolektitaj volumoj. En «Nachdenken über Musik» (Musical Thoughts and Afterthoughts - Pripensi muzikon) li okupiĝas pri Beethoven, Schubert, Liszt, Busoni kaj pri demandoj de interpretado. Komparante la sonatajn stilojn de Beethoven kaj Schubert li rezonas, ke - kontraŭe al la „arkitekto“ Beethoven - „Schubert komponas kvazaŭ somnambulo“. La „ŝarĝo de la formo“ ĉe Schubert estu laŭeble malpeza.

Brendel altestimas sian iaman mentoron kaj instruiston, Edwin Fischer, kaj same Alfred Cortot, Wilhelm Kempff kaj la dirigentojn Bruno Walter kaj Wilhelm Furtwängler, kiuj aparte influis lin.

Liaj poemoj (4 volumoj) havas skuril-groteskan stilon.

Brendel mem taksas kiel ĉefan taskon de pianisto respekti la intencon de la komponisto sen fanfaroni pri si mem:

"Mi estas responsa al la komponisto, kaj precipe al la muziko". [3]

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Brendel estas ankaŭ aperinta poeto kaj aŭtoro. Inter liaj verkoj estas jenaj:

  • Musical Thoughts and Afterthoughts (Eseoj) (1976)
  • Music Sounded Out (1990)
  • One Finger Too Many (Poemoj) (1998)
  • Alfred Brendel on Music (Koletitaj eseoj) (2001)
  • Me, of All People: Alfred Brendel in Conversation with Martin Meyer (2002) (UK edition: The Veil of Order)
  • Cursing Bagels (Poemoj) (2004)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Interalie:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charlotte Higgins (2007-11-21). "Alfred Brendel, piano maestro, calls time on concert career". The Guardian, angle. Vidita: 2009-09-03.
  2. »Ich sehe das Ende klar und tränenlos« (Mi vidas la finon klare kaj senplore, 2008-05-01), Die Zeit, Nr-o 19, intervjuo, germane. Vidita: 2009-09-03.
  3. 3,0 3,1 Keeper of the flame. The Guardian (5-a de oktobro 2002). Alirita 3-a de septembro 2009..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]