Karl Steier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Steier
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1886 (1886-05-31)
en Brno
Morto 7-an de septembro 1947 (1947-09-07) (61-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Karl STEIER (vivodatoj ne konataj, nask. ĉirkaŭ 1880, mortis en Brno post 1945) estis german-lingva esperantisto el Aŭstrio-Hungario, direktoro de la Esperanta Komerca Servo Steier en Tabarz (Turingio, Germanio) kaj Esperanto-vortaristo kaj -redaktisto.

Vivo kaj esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Revuo La Duonmonata.

Kiam la unua societo de aŭstraj esperantistoj estis fondita en Brno en 1901 Steier fariĝis ĝia komitatano kaj ekgvidis kursojn[1]. Iom poste li laŭaserte daŭre transloĝiĝis en Svislandon, probable por eviti milit-servon en la aŭstra armeo, kaj poste en Germanion. Kiam la germana semajna revuo "Echo" (Eĥo) ekaperigis unue monatan, poste malregulan suplementon "Eĥo Esperantista" (1906-1911, eldonejo Schorer, Berlino), Steier fariĝis ties redaktoro[2]. Okaze de la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno en 1908 aperis lia unua Esperanto-verko, "Konversacia Kalendaro por superjaro 1908, dediĉita al la Kongreso Esperantista". De septembro 1909 ĝis 1910 li redaktis la Esperanto-revuon "Duonmonata, Tutmonda Esperanto-revuo" el Lepsiko (Leipzig). Ties numero 6 estis dediĉita al L.L. Zamenhof kaj Steier kontribuis lian biografion. Post la malapero de la "Duonmonata" li de 1911 ĝis 1912 redaktis la revuon "La Kroniko, Tutmonda revuo pri kroniko, statistiko kaj propagando de Esperanto" kaj ties germanan eldonon, ambaŭ eldonitajn de la Esperanta Propaganda Instituto en Lepsiko, kies gvidanto estis Steier mem[3].

Vortaristo[redakti | redakti fonton]

En 1914 aperis lernolibreto kaj vortareto en la serio Miniaturbibliothek el Lepsiko kaj 1920 - en kunlaboro kun Paul Christaller - lia ĉefverko "Detala Vortaro Esperanto-germana" (Ausführliches Wörterbuch) en la propra firmao "Esperanta Komerca Servo Steier, Tabarz (Thür.)". La enkonduko estas subskribita per "Friedrichswerth en aprilo 1920". Jam la 2-a eld. 1923 tamen aperis ĉe la eldonejo Rothermel en la nuna Groß-Tabarz. Jam jaron antaŭe en 1922 li prizorgis por Rothermel aktualigon de malgranda dudirekta vortaro esperanta-germana-esperanta. Lia germana prilaboro de la Universala Vortaro kaj la unuaj tri Oficialaj Aldonoj, aperita en 1923 (Esperanto-Deutsches Wörterbuch amtlicher Wortstämme) estas la lasta leksikografia laboro de Steier.

La relative malgrandaj vortaroj de Steier postrestas tiuj de Christaller kaj Paul Bennemann. Ĉar ili aperis en tre malmultekostaj kaj disvastigitaj serioj, ili tamen atingis grandan eldon-kvanton. En librofina varbfolio de lia "detala vortaro" Steier mem asertas, ke estus vendita ĝis 1923 130.000 ekzempleroj de liaj libroj - aserto, kiu tamen estas apenaŭ kontrolebla.

Laŭ nekontrolebla fonto Steier post la dua mondmilito revenis al Brno, "mortmalsana el koncentrejo. Esperantistaro el Brno zorgis pri li kaj post nelonge proprakoste prizorgis lian sepulton"[4].

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1908: Konversacia Kalendaro por superjaro 1908 (BIL 5106).
  • 1910: Dr. L.L. Zamenhof. Biografio en "Duonmonata" (BIL 5378).
  • 1914: Vortaro germana-esperanta. Miniatur-Bibliothek 1151-1154 (BIL 2440).
  • 1914: Ĉu vi parolas Esperante? Praktische Anleitung zur Konversation. Miniatur-Bibliothek 1168-1169 (BIL 2367).
  • 1918: Unuagrada Legolibreto. Friedrichswerth: Rothermel (BIL 4379) kaj volumo 10 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.
  • 1920/1923: Ausführliches Esperanto-deutsches Wörterbuch (Detala vortaro Esperanto-germana) (BIL 2442).
  • 1922: Esperanto-Handwörterbuch (des Schlaf'schen Wörterbuchs neue ergänzte Ausgabe); Esperanto-Deutsch, Deutsch-Esperanto. Groß-Tabarz in Thür.: Rothermel 1922, 271 p.
  • 1923: Esperanto - deutsches Wörterbuch amtlicher Wortstämme, nach dem "Universala vortaro" und dessen drei Nachträgen für deutsche Esperantisten bearbeitet. Gr.-Tabarz (Thür.): Rothermel 1923, 60 p. (BIL 2443).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de esperantista klubo en Brno Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. La Suno Hispana[rompita ligilo] 4-a jaro, 1907, n-ro 12 (48), p. 180.
  3. Titolpaĝo de lia vortaro Esperanto-germana 1914 (Miniatur-Bibliothek).
  4. Historio de esperantista klubo en Brno Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]