Gesine Lötzsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gesine Lötzsch
Persona informo
Gesine Lötzsch
Naskonomo Gesine Gorisch
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1961 (1961-08-07) (62-jaraĝa)
en Lichtenberg (kvartalo de Berlino)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio La MaldekstroSocialista Unueca Partio de Germanio • La Maldekstropartio.PDS vd
Familio
Edz(in)o Ronald Lötzsch vd
Profesio
Okupo politikistoinstruisto vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-rino Gesine LÖTZSCH (ŝi naskiĝis je la 7-a de aŭgusto 1961 en Berlino) estas germana politikistino. Ŝi estas doktoro de filologio, esperantistomo, edzino de prof. d-ro Ronald Lötzsch kaj patrino de du infanoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post abiturienta ekzameno Gesine Lötzsch studis de 1980 ĝis 1985 pedagogion en Humboldt-Universitato en Berlino. En 1985 ŝi diplomiĝis kiel pedagogo de la fakoj angla kaj germana. Poste ĝis 1988 ŝi plenumis esplorstudon en la sama universitato. Ekde 1987 ŝi aldone studis en Nederlando. En la jaro 1988 ŝi akiris la titolon doktoro de la filologio (dr. phil.). La disertacio traktis tradukon de la biblio.

Gesine LÖTZSCH estas scienca kunlaboranto en la berlina Humboldt-Universitato, kvankam kiel parlamentano ekde januaro 1991 en forpermeso.

De 1989 ĝis 1990 Lötzsch estis membro de la parlamento de la urbodistrikto (germane: Bezirksverordnetenversammlung) Berlin-Lichtenberg, de majo ĝis decembro 1990 de la parlamento de la orienta parto de Berlino (Stadtverordnetenversammlung).

De 1991 ĝis 1993 ŝi estis estrarano de PDS (Partio de Demokrata Socialismo) en la urbo Berlino kaj prezidis la distriktan asocion Berlin-Lichtenberg.

Inter la jaroj 1991 kaj 2002 Gesine Lötzsch kiel ano de PDS estis membro de la (freŝe unuigita) berlina parlamento (Abgeordnetenhaus), kie ŝi ankaŭ prezidis la PDS-frakcion (de 1991 ĝis 1993) kaj la komisionon pri eŭropaj kaj federaciaj aferoj kaj amaskomunikiloj (de 1996 ĝis 2002).

Ekde oktobro 2002 Gesine Lötzsch estas membro de la germana parlamento (Bundestag). Kiel kandidato de PDS ŝi gajnis rektan mandaton, ricevinte 39,6 procentojn de la voĉoj en la balotdistrikto 87 (Berlin-Lichtenberg).

Ekde novembro 2005 ŝi estas vicprezidanto de la frakcio de Linkspartei, poste Die Linke, kaj gvidas la frakcian laboro-rondon pri regiona-, struktura politikoj, Orienta Germanio, buĝeto kaj natura medio. Krome ŝi estas frakcia komisiito en la buĝeta komisiono de la federacia parlamento (Bundestag) Ekde septembro ŝi estas ankaŭ membro en la defenda komisiono. Gesine Lötzsch estis ĉiam elektita rekte de la elekto-distrikto Berlin-Lichtenberg. En la federaciaj elektoj de la jaro 2005 ŝi atingis 42,9 % de la voĉoj (porpersonaj, la tiel nomataj unuaj voĉoj), en la elektoj de la jaro 2009 eĉ 47,5 %.

Je la 15-a de majo 2010 post la prezidanto de la partio Die Linke Lothar Bisky ŝi elektiĝis kun 92,8 % de la voĉoj kiel unu de la du prezidantoj de la partio Die Linke (apud Klaus Ernst). Ŝi retiriĝis de tiu posteno je la 10-a de aprilo 2012 pro malsano de sia edzo.

D-rino Gesine Lötzsch estas membro de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]