Saltu al enhavo

Miĥail Kalaŝnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Kalaŝnikov
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1919 (1919-11-10)
en Kurya, Altai Governorate,  Rusa Ŝtato
Morto 23-an de decembro 2013 (2013-12-23) (94-jaraĝa)
en Iĵevsk
Mortokialo Pulma embolio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Federal Military Memorial Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio (1992–)
Sovetunio (–1991) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Voroniha village secondary school (en) Traduki (1933–1934) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino
Edz(in)o
Infano Victor Kalashnikov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo konstruisto (1942–)
tankman (en) Traduki (1938–1941)
verkisto
militisto
inventisto
inĝeniero
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj AK-47
The Gun that Changed the World
The Arms Designer Notes
From A Stranger's Doorstep To The Kremlin Gates, A Biography Of Mikhail Kalashnikov The AK Man
I Walked Along the Same Road as You Did
Fate trajectory
Things that are useful are simple
AK-74
AKM
PK
vdr

Miĥail Timofejeviĉ KALAŜNIKOV (ruse Михаил Тимофеевич Калашников; la 10-an de novembro 1919 en Kurja, nun Altaja regiono— la 23-an de decembro 2013, Iĵevsk) estis soveta kaj rusia konstruinto de pafarmiloj. Kalaŝnikov iĝis aparte fama pro la aŭtomata fusilo AK-47. Estis produktitaj pli ol 70 milionoj da tiaj aŭtomataj fusiloj, uzataj kiel armilo en ĉ. cent landoj. Krom AK Kalaŝnikov aŭtoras pri multaj aliaj inventoj en armilaro.

Miĥail Kalaŝnikov naskiĝis en Altaja regiono al multinfana kamparana familio, kiu estis forsendita al Siberio en 1930 pro akuzo pri kulakeco (Vidu Senkulakigo, kulakoj oni nomis elstare bonfartajn kamparanojn, kiuj foje dungis aliajn vilaĝanojn por agrikulturaj laboroj). En 1936 li sukcesis ricevi pasporton kaj venis en Kazaĥion, kie li eklaboris en fervojstacio Mataj.

En 1938 li venis al deviga militservo kaj estis sendita al tanka taĉmento en Okcidentan Ukrainion. Dum la militservo li faris kelkajn unuajn inventojn, pro unu el kiuj li estis venigita raporti al generalo Georgij Ĵukov, post kio oni sendis lin studi en tankista lernejo kaj poste labori en tanka fabriko Voroŝilov (en Leningrado).

Dum la Dua mondmilito, post invado de nazioj en Sovetunion, li revenis al militservo en aŭgusto 1941 kiel komandanto de tanko. En la sama jaro aŭtune li estis grave vundita ĉe Brjansk kaj uzis la sesmonatan resanigan ripozon por fari la unuan modelon de aŭtomata pafilo. Tiu projekto estis prezentita al profesoro Anatolij Blagonravov, sed ne ricevis lian subtenon.

Ekde 1942 Kalaŝnikov laboris en la ĉefa pafila testejo de Ruĝa armeo. Li samtempe laboris pri projekto de aŭtomata pafilo. En konkurso de la jaro 1947 lia projekto estis taksita kiel la plej efika el inter la aliaj proponoj.

La unuaj 1500 aŭtomataj pafiloj „Kalaŝnikov“ estis produktitaj printempe de la jaro 1949 kaj iĝis armilo de Soveta armeo.

Eksiĝinte el armeo, Miĥail Kalaŝnikov ekloĝis en Iĵevsk, kie li laboris pri armiloj.