Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon de Montfort
Reliefo de Simon de Montfort en la Usona Domo de Reprezentantoj
Reliefo de Simon de Montfort en la Usona Domo de Reprezentantoj
Persona informo
Simon V de Montfort
Naskiĝo 23-an de majo 1208 (1208-05-23)
en Montfort-l'Amaury,  Reĝlando Francio
Morto 4-an de aŭgusto 1265 (1265-08-04) (57-jaraĝa)
en Evesham, Worcestershire,  Reĝlando Anglio
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Evesham Abbey vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Domo de Montfort-l'Amaury vd
Patro Simon de Montfort, 5th Earl of Leicester vd
Patrino Alix de Montmorency vd
Gefratoj Amaury VII de Montfort • Guy de Montfort, Count of Bigorre • Amicie de Montfort vd
Edz(in)o Eleanor of Leicester vd
Infanoj Eleanor de Montfort • Henry de Montfort • Guy de Montfort, Count of Nola • Amaury de Montfort, Canon of York • Simon VI de Montfort • Peter de Montfort • Richard de Montfort vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Simon de Montfort ĉe Leicester, Anglio

Simon de MONTFORT (6-a grafo de Leicester) (n. la 23-an de majo 1208, m. la 4-a de aŭgusto 1265) estis nobelo de Francio kaj Anglio kiu estris la baronojn kiuj kontraŭis Henrikon la 3-an (Anglio).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej juna filo de Simon de Montfort (5-a grafo de Leicester), franca nobelo kaj krucmilitisto, kaj Alix de Montmorency. Lia patra avino estis kunheredinto de la graflando de Leicester, sed Johano (Anglio) malpermesis ke franca regnano akirus tian gravan heredaĵon.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Dum sia knabeco Simon akompanis sian patron kiam tiu krucmilitis kontraŭ la kataroj kaj ĉeestis la sieĝon de Tuluzo dum kiu lia patro mortis. Lia frato Amaury la 6-a de Montfort heredis la francajn posedaĵojn de sia patro. Alia frato mortis dum la 1220-a sieĝo de Castelnaudary. Verŝajne Simon mem partoprenis la krucmiliton kontraŭ la albigensoj dum la frua 1220-a jardeko.

En 1229 Simon kaj Amaury eniris akordon per kiu Amaury posedu la familiajn bienojn en Francio, kaj Simon, tiujn en Anglio. Tio ebligis Simon akiri la anglajn heredaĵojn.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

Januaron 1238, ŝajne kun la permeso de Henriko la 3-a, Simon sekrete edziĝis al Eleanora, vidvino de Vilhelmo Marshal (2-a grafo de Pembroke) kaj fratino de la angla reĝo. La ĉefepiskopo de Canterbury kondamnis la geedziĝon ĉar, post la morto de sia unua edzo, Isabele, tiu faris ĵuron de dumviva ĉasteco. La nobeloj malkontentis ĉar iliaopinie mankis al Simon sufiĉe da graveco por edziĝi al ano de la reĝa familio, kaj la frato de Eleanora, Rikardo (1-a Grafo de Cornwall), ribelis ĝis Henriko donis al li ses mil markojn. Komence Henriko kaj Simon ĝuis amikajn rilatojn, kaj la reĝo subtenis Simon kiam tiu iris al Romo por peti la papon aprobi la geedziĝon. Novembron 1238 naskiĝis lia plej aĝa filo, Henriko, nomita honore al la reĝo.

Februaron 1239 Henriko donis al Simon la rangon de grafo de Leicester. Ankaŭ Simon iĝis reĝa konsilisto, kaj baptopatro de la estonta Eduardo la 1-a.

Kvereloj kun la reĝo[redakti | redakti fonton]

Nelonge post la nasko de princo Eduardo estiĝis kverelo inter Simon kaj Henriko. Simon multe ŝuldis al Tomaso la 2-a (Savojo), onklo de la angla reĝino. Senpermese de Henriko, li nomis la reĝon kiel garantianto: tiu koleriĝis. Aŭguston 1239 Henriko minacis enkarceriĝi Simon, kaj ekkriis ke Simon delogis lian fratinon kaj ke nur por eviti skandalon estis Simon permesata edziĝi al ŝi (kvankam multaj historiistoj kredas ke tio malpravis). Simon kaj Eleanora fuĝis al Francio. Simon, kiu antaŭe anoncis ke li krucmilitos, tiam iris al la Sankta Lando, sed verŝajne neniam batalis tie.

Reveninte en Francion, Simon partoprenis kampanjon de Henriko. Post kiam tio malsukcesis, Simon kolere diris ke Henriko malliberiĝu ĉar li malkompetentis.

En 1248 Simon denove deklaris ke li partoprenos la krucmilitadon de Ludoviko la 9-a (Francio). Tamen Henriko kaj la reĝa konsilio persvadis lin resti en Francio por servi kiel guberniestro de Gaskonio, kie estis multe da malkontento. Sekvis plendegoj pro lia severeco kaj Henriko devis estigi formalan enketon en Anglio. Kvankam fine Simon oficiale senkulpiĝis, en 1252 li retiris sin al Francio, kie oni proponis ke li iĝus regento. Simon rifuzis tion, kaj la sekvantan jaron mallonge reamikiĝis al Henriko.

En 1254 Simon estris la nobelojn kiuj kontraŭis reĝan imposton. Tamen en 1256-1257, kiam estis multe da malkontento en Anglio, Simon subtenis Henrikon. Li helpis la reĝon eskapi ĵuron ke li helpu la papon en Sicilio. Tamen la sekvantan jaron Simon denove estris (kune kun Gilbert de Clare (7-a grafo de Hertford) la kontraŭreĝan partion. Li devigis la reĝon konsenti ke li reĝu nur per konsilio, 12 el kies anoj nomumiĝis de Henriko, kaj 12 (inter kiuj estis Simon mem) de la baronoj.

En 1261 Henriko nuligis tiun akordon, kaj la kolera Simon denove forlasis Anglion.

Enlanda milito[redakti | redakti fonton]

Invitite de la baronoj, Simon revenis al Anglio en 1263 kaj estris ribelon por renovigi la akordon. Tamen li konsentis ke la franca reĝo Ludoviko la 9-a arbitraciu. Kiam tiu deklaris ke la akordo kontraŭleĝis kaj nevalidis, Simon, kiu restis ankoraŭ en Anglio, rekomencis la militadon. Li kaj la ribelantaj nobeloj kaptis la plejparton de la angla regno, kaj, en 1264, Henrikon mem dum batalo ĉe Lewes, Sussex. Ankaŭ la estonta Eduardo la 1-a kaptiĝis. Mallonge Simon de Montfort estis la fakta reganto de Anglio. Li alvokis ne nur nobelojn sed ankaŭ reprezentantojn de urboj kaj graflandoj al parlamento, sed tio ne tute plaĉis al la nobeloj.

En 1265 princo Eduardo eskapis kaj venkis Simon de Montfort dum la batalo de Evesham. Simon mortis batalante, kune kun multaj ribelantoj kaj sia filo Henriko. Lia kadavro estis disigata en plurajn partojn, kiujn oni elmontris en diversaj lokoj. Parto de la korpo entombiĝis en la abetejo de Evesham. Sekvis akra venĝo kontraŭ multaj nobeloj.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Simon kaj lia edzino Eleanora havis sep idojn:

  • Henriko (1238-1265)
  • Simon (1240-1271), kiu fuĝis, unue al Francio kaj poste al Italio, kie li kaj lia frato Gido murdis kuzinon: por tio ili ekskomunikiĝis
  • Amaury (ĉ. 1242-1301), kiu iĝis kanoniko de Jorko kaj spertis malkomfortegan malliberigon pro suspektoj ke li partoprenis en la murdo de sia kuzino
  • Gido (1244-1288)
  • Johana, kiu mortis infane
  • Rikardo (m. 1266)
  • Eleanora (1252-1282), kiu edziĝis al Llywelyn la lasta, kimra princo: ankaŭ ŝi mallonge malliberiĝis pro suspektoj ke ŝi partoprenis la komploton murdi sian kuzinon

Reputacio[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras Simon inter tiuj kies agoj kondukis al moderna demokratio. Lin rememoras reliefo en la Usona Domo de Reprezentantoj.