Hejminstruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭleĝeco de hejma edukado tra la mondo: verda - laŭleĝa, flava - laŭleĝa en plej multaj distriktoj, oranĝa - konsiderata kontraŭleĝa, ruĝa - kontraŭleĝa. (Aktuale en 2008)
Ilustraĵo pri hejma instruado de la fino de la 19a jarcento.
Ilustraĵo pri hejma instruado de la fino de la 19a jarcento.

Hejmlerneja instruado estas eduka procezo prizorgata de la hejmo de la studento kaj provizita ĉefe de lia familio kaj ne en eksteraj ŝtataj aŭ privataj formalaj institucioj kiel ekzemple lernejoj. Hejma instruado ankaŭ povas esti farita aŭ suplementata per privataj instruistoj.

Hejminstruo estis deĉiam praktikata kaj en origine, kaj ofte en pluraj landoj, la ununura metodo por instrui infanojn. Nuntempe la vorto estas ĝenerale uzita por volonta, foje ideologia, elekto ne sendi siajn infanojn en lernejojn sed plenumi(gi) ties instruadon hejme. Kvankam estas malmultaj esceptoj, hejminstruo estas leĝa en multaj landoj.

Estas variaj tre tipoj kiel plani, epliki kaj fari la instruado.

Instruado laŭmaniero indiĝena aŭ sokrata[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu metodo estas ia kombinaĵo de natura lernado kun esplora lernado. Kiel en natura lernado, la studento estas tiu, kiu determinas kion lerni, kiam kaj kiel. Sed kiam li venas al la instruisto kaj demandas al li ion aŭ petas lian helpon, la instruisto ne respondas rekte. Anstataŭe, la instruisto faras demandon al la studento aŭ donas al li taskon kiel en esplora lernado. El la esplorprocezo, la studento alvenas al solvo al la originala problemo, kiu ĝenis lin kaj lernas ĝin pli ĝisfunde kaj amplekse ol li estus ricevinta la respondon senpene de sia flanko. En la indiĝena versio, plejparto de la lernado okazas en la interagado inter la lernanto kaj la mondo, kun la instruisto gvidanta kie serĉi la respondojn. En la sokrata versio la konversacio mem estas la lerna medio kaj tiel la lernita materialo venas de la lernanto mem dialogante kun la instruisto.

Sociigeco[redakti | redakti fonton]

Gepatroj de infanoj en hejma instruado zorgas pri sia socia vivo tiom, kiom ili zorgas pri sia edukado. Studo de Montgomery el 1989 montris, ke hejma instruado ne kreas izolecon. Laŭ la studo, hejmedukaj infanoj estas aktivaj partoprenantoj en diversaj agadoj kun homoj kaj aliaj junuloj. Familioj, kiuj edukas siajn infanojn hejme, emas renkonti unu la alian, kaj en lokoj, kie hejma instruado oftas, ili povas starigi sociajn organizojn kiel korbopilka ligo por hejmlerneja junularo. En lokoj, kie hejmlerneja instruado estas malofta, eblas sendi infanon al karateo-klubo, junulara asocio, riĉigaj klasoj, junularaj vojaĝoj ktp. Alia studo trovis, ke sociaj kapabloj estas pli evoluintaj ĉe hejmlernejaj infanoj ol ĉe lernejaĝaj infanoj. Krom tio, hejmlernejanoj povas kultivi pli profundajn intrafamiliajn rilatojn ol oftas en ĝenerala socio.

Populareco[redakti | redakti fonton]

En la fruaj 1980-aj jaroj, estis ĉirkaŭ 15,000 hejmlernejigitaj infanoj en Usono. Komence de la 1990-aj jaroj ilia nombro estis 250 000, en 1999 la nombro de infanoj estis 850 000 (1,7% de junuloj), en 2003 ilia nombro estis 1,1 milionoj kaj en 2007 ilia nombro estis 1,5 milionoj (2,9% de junuloj). Iuj argumentas, ke ĉi tiu nombro estas malpreciza, ĉar ĝi ne inkluzivas landojn, kiuj ne postulas raportadon pri hejma edukado kaj neraportitaj familioj, kaj tial asertas, ke ilia nombro estas duobla - inter 2,5-3 milionoj da infanoj. Se la kreskorapideco daŭros, ĝis 2020 12,7% de junuloj en Usono estos hejme instruitaj.

Famaj hejminstruitoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]