Böttstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Böttstein
Blazono de Böttstein
Kastelo Böttstein
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 33′ 25″ N 8° 13′ 30″ O / 47.55694 °N, 8.22500 °O / 47.55694; 8.22500 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 25″ N 8° 13′ 30″ O / 47.55694 °N, 8.22500 °O / 47.55694; 8.22500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3764
Areo 7,43 km²
Alteco 356 m super marnivelo
Poŝtkodo 5315 (Böttstein)
5314 (Kleindöttigen)
Komunumkodo 4303
Mapo de Böttstein
vdr

Böttstein estas urbo

komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3764 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Böttstein situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro, kiu transiras nordoriente de la komunumo al la Baraĵlago de Klingnau. Vidalvide de la vilaĝo situas la artefarita insulo Beznau, sur kiu troviĝas la samnoma nuklea centralo kaj kiu apartenas al la najbara komunumo Döttigen. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Böttstein mem la vilaĝoj Kleindöttigen, Eien kaj Burlen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,43 km², de kiuj 2,60 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,54 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 577 m s.m. sur la kulmino de la monto Bötteberg kaj la plej malalta punkto sur alteco de 318 m s.m. ĉe la bordo de la Baraĵlago de Klingnau.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Böttstein limas en nordokcidento al Leuggern, en nordoriento al Klingnau, en oriento al Döttingen, en sudoriento al Würenlingen, en sudo al Villigen, kaj en okcidento al Mandach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Döttigen estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome la linioj Döttingen-Mandach, Döttingen-Laufenburg, kaj Döttingen-Brugg, kiuj ĉiuj pasas tra la teritorio de Böttstein.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 18 kilometrojn sude en Dättwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Böttstein datiĝas el la jaro 1087 kiel Botistein. Dum mezepoko Böttstein estis Senjorujo en la regejo de la Habsburgoj. Ĝi formis paroĥon kune kun Leuggern.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Böttstein estis atribuita al la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Böttstein, Leuggern kaj Oberleibstadt estis kunigitaj al unu sola komunumo de la argovia distrikto Zurzach. En la jaro 1816 la kantona parlamento de Argovio decidis denove disigi la tri partojn al propraj komunumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen