Jean Ferrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Ferrat
franca kanzonisto, muzikisto kaj komponisto
franca kanzonisto, muzikisto kaj komponisto
Persona informo
Naskonomo Jean Tenenbaum
Naskiĝo 26a de decembro 1930
en Vaucresson, Francio
Morto 13a de marto 2010
en Aubenas, Francio
Mortokialo kancero
Tombo Q98747635
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio Nacia de Artoj kaj Metioj
Familio
Patro Mnacha Tenenbaum
Patrino Antoinette Malon
Frat(in)oj André Tenenbaum • Pierre Tenenbaum • Raymonde Tenenbaum
Edz(in)o Christine Sèvres • Colette Laffont
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro • poeto • komponistoverkisto
vdr

Jean FERRAT (ʒɑ̃ fera), esperantigite Johano Ferato, vernome Jean Tenenbaum, estis franca kanzonisto, kanzonaŭtoro, muzikisto-komponisto naskiĝinta en Vaucresson, departemento Hauts-de-Seine, la 26an de decembro 1930, mortinta en Aubenas, departemento Ardèche, la 13an de marto 2010.

Biografieto[redakti | redakti fonton]

Jean Tenenbaum, pli konata sub la nomo Jean Ferrat, naskiĝis la 26-an de decembro 1930 en Vaucresson kiu situas en pariza regiono, lastenaskita en kvarinfana familio kies patro, juda rusdevena, estis forrabita en la 30-a de septembro 1942 kaj mortis en Aŭŝvico-Birkenaŭo. Tiam la 11-jaraĝulo eskapis de la forkonduko danke al komunistaj partizanoj.

Muziko kaj teatro allogis lin ekde la jaro 1950, tiam lia kromnomo estis Jean Laroche. Poste li elektis por si la kromnomon Jean Ferrat.

En 1956 kune kun Maurice Vanderhaeghen li muzikigis la poemon de Louis Aragon Les yeux d'Elsa, kantata de André Claveau populara tiama franca kantisto.

Lia sukcesa kariero kiel kantisto komenciĝis en 1960 kiam li kantis Ma môme kaj kiel kantista parolisto kiam li verkis la parolojn de Deux enfants au soleil por Isabelle Aubret. Li edziĝis en 1961 kun la kantistino Jacqueline Christine Boissonnet. Sekvas kariero ofte malhelpita ĉar li estis liberpensulo kiu ne timis ŝovi siajn konvinkojn kaj opiniojn en paroloj de siaj kanzonoj.

Lia voĉo estis agrable varma, la paroloj de liaj kantoj sonis poezie kaj li muzikigis plurajn tre belajn poemojn de Louis Aragon: Que serais-je sans toi, Aimer à en perdre la raison.

Komence de la 1970aj jaroj li retiriĝis for de la scenejoj en Ardèche, precize en la vilaĝo Antraigues-sur-Volane, tamen daŭre komponis parolojn kaj albumojn de kantoj.

Li mortis la 13-an de marto 2010.

Engaĝiĝinta artisto[redakti | redakti fonton]

Politike proksima de la FKP tamen sen membriĝo, li distanciĝis de Moskvo. En la kanzono Camarade (Kamarado), li denuncas la rusan invadon de Prago en 1968. Kontraŭanta la por-sovetian orientiĝon deciditan fine de la dudektria kongreso de la Komunista Partio en 1979, li denuncas en la kanzono Le bilan (La bilanco) la deklaracion de Georges Marchais, ĝenerala sekretario de la FKP kiu aludis en 1979 bilancon plejparte pozitivan de la t.n. socialismaj reĝimoj. Li tamen subtenas Marchais-on dum la prezidenta baloto de 1981, klarigante kelkajn jarojn poste, en la kanzono Les cerisiers (1985) (La ĉerizarboj) kial li restas fidela al la komunisma movado.

Li akuzis la komercan sistemon, kiu prioritatigis la financajn konsiderojn prefere al la arto de kreemaj artistoj. Publikigante malfermajn leterojn al diversaj respondeculoj de la kultura vivo, televid-kanalaj prezidentoj, ministroj, li denuncis la programadon, kiu laŭ li privilegiis la "komercajn" kanzonojn prefere al la poeziaj kaj muzikaj kreaĵoj.

Li estis membro de la patrona komitato de la Francia kunordiga organizaĵo por la internacia Jardeko pri promociado de paca kaj neperforta kulturo.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1961 : Deux enfants au soleil (25 cm)
  • 1962 : La Fête aux copains (25 cm)
  • 1963 : Nuit et brouillard "Nacht und nebel" (Nokto kaj Nebulo) pri la deportado al naziaj ekstermejoj, iniciatita en 1941 per dekreto de Wilhelm Keitel (25 cm)
  • 1964 : Berceuse (25 cm)
  • 1965 : Potemkine (albumo 30 cm)
  • 1966 : Maria (albumo)
  • 1967 : À Santiago (aŭ Cuba si)
  • 1969 : Ma France (aŭ Au printemps de quoi rêvais-tu ?)
  • 1969 : Camarade (albumo)
  • 1971 : Aimer à perdre la raisonLa Commune
  • 1971 : Ferrat chante Aragon
  • 1972 : À moi l'Afrique
  • 1975 : La femme est l'avenir de l'homme (albumo)
  • 1976 : Premières chansons - Nouvel enregistrement (Unuaj kanzonoj, nova registraĵo)
  • 1979 : Les Instants volés (aux Enregistrement 1979)
  • 1980 : Deko el la unuaj albumoj estis ree registritaj en 1979 kaj samtempe publikigitaj 1980.
  • 1980 : Ferrat 80
  • 1985 : Je ne suis qu'un cri
  • 1991 : Dans la jungle ou dans le zoo (aux Ferrat 91)
  • 1994 : Ferrat 95 16 nouveaux poèmes d'Aragon (16 novaj poemoj de Aragon
  • 2002 : Ferrat en scène (Ferrat sur scenejo)

Ĉefaj 45 T[redakti | redakti fonton]

  • 1958 : Les Mercenaires
  • 1960 : C'était Noël (sub la nomo de Noël Frank)
  • 1960 : Ma môme
  • 1961 : Eh ! l'amour
  • 1963 : Les Enfants terribles
  • 1965 : B.O.F. La Vieille Dame indigne (3 kanzonoj kantitaj)
  • 1965 : B.O.F. Le Coup de grâce (ununura kanzono : Les beaux jours)
  • 1972 : Mon palais

Ĉefaj kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1968 : 10 Grandes Chansons de Jean Ferrat
  • 1992 : Les Années Barclay : Best of Jean Ferrat
  • 1992 : Coffret Les Années Barclay (5 KD)
  • 1995 : Ses 24 premières chansons (rééd. 1998 Deux enfants au soleil), Magic records. Kompleta kolekto de la 24 unuaj kanzonoj 1960-1962 escepte Noël Frank
  • 2000 : Coffret Ferrat 2000 (11 KD Temey, kun libreto kun tekstoj de la kanzonoj)
  • 2000 : Coffret long box C'est toujours la première fois (3 KD Barclay, 53 kanzonoj)
  • 2001 : Ma France (albumo)
  • 2003 : Jean Ferrat 1969-1970-1971-1972
  • 2003 : Coffret Jean Ferrat (6 cd Barclay, 130 kanzonoj)
  • 2007 : Jean Ferrat 1970-1971
  • 2008 : Les 50 plus belles chansons (La 50 plej belaj kanzonoj — 3 KD Barclay)
  • 2009 : Les n° 1 de Jean Ferrat
  • 2009 : Best of 3 CD (57 kanzonoj Barclay, 3 KD)

Apartaj eroj[redakti | redakti fonton]

  • 1972 : Kanzono Prière du vieux Paris sur kolektiva albumo Première partie du spectacle de Jean Ferrat au Palais des Sports 1972 (33 T 30 cm Temey, enregistré en studio). Unua parto de la spektaklo de Jean Ferrat en Palais des Sports de Paris (Palaco de la Sportoj) en 1972.

Videoj[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo kaj la amo

Pri ribelo kaj kondamno de la barbareco

En esperanto[redakti | redakti fonton]