Vasilij Ŝukŝin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Ŝukŝin
Persona informo
Василий Макарович Шукшин
Naskiĝo 25-an de julio 1929 (1929-07-25)
en Srostki, Bijska distrikto,  Sovetunio
Morto 2-an de oktobro 1974 (1974-10-02) (45-jaraĝa)
en Kletskaya
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Etno mokŝa lingvo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Lidiya Fedoseyeva-Shukshina vd
Infanoj Mariya Shukshina • Q110929502 vd
Profesio
Okupo verkistofilmreĝisoroscenaristodramaturgoaktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1956–1974 vd
Verkado
Verkoj The Red Snowball Tree vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vasilij Makaroviĉ ŜUKŜIN (ruse Василий Макарович Шукшин; naskiĝis la 25-an de julio 1929, mortis la 2-an de oktobro 1974) estis rusa aktoro, verkisto kaj reĝisoro. Li naskiĝis en vilaĝo Srostki, Altajo (suda Siberio), Sovetunio. Lia patro kamparano Makar Leontieviĉ Ŝukŝin dum kolektivigo (apero de kolĥozojkooperativoj) en 1933 estis arestita kaj baldaŭ pafmortigita. Lia patrino nomiĝis Maria Sergejevna Ŝukshina (n.Popova).

Post fino de la sepa klaso de loka lernejo Vasilij plu lernis en teknikejo de urbo Bijsko. Ekde 1950 ĝis 1953 li servis kiel radiisto en la soveta milita marfloto. Poste li laboris kiel instruisto de la rusa lingvo kaj literaturo en sia vilaĝo Srostki.

En 154 Vasilij venis Moskvon kaj komencis studi en VGIK (Vsesojuznij Gosudarstvennij Institut Kinematografii – Tutunia Ŝtata Instituto de kinematografio). En 1960 li sukcese ĝin finis.

En 1958 estis unue eldonita lia verko – “La paro en la ĉaro”.

En 1963 Vasilij komencis labori kiel reĝisoro en moskva Gorkij filmstudio. Jam en 1964 lia filmo “Ĵivjot takoj parenj” (Vivas tia bravulo) gajnis la ĉefan premion de la Festivalo de Venecio (la Mostra Internazionale d'Arte Cinematografica) – "La Ora Leono".

La unua edzino de Ŝukŝin estis lia samvilaĝanino Maria Ivanovna Ŝumskaja laborinta kune kun li kiel instruistino. Ekde 1964 lia edzino estis Lidia Nikolajevna Fedoseeva, fama rusa aktorino. En 1967 naskiĝis ties unua filino Maria (nun kinostelo). En 1969 naskiĝis Olga, kiu finis saman instituton VGIK, kie studis ŝia patro, sed poste ŝi preferas pli verki ol filmi. Ŝi havas filon Vasilij.

Vasilij Makaroviĉ Ŝukŝin mortis la 2-an de oktobro 1974 dum filmado de “Ili batalis pro la patrujo” pro kormalsano. Lin oni sepultis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]