Konisi Gaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KONISI Gaku (naskiĝis en 1934 en Minoo, mortis la 17-an de januaro 2018) estis japana universitata profesoro pri fiziko kaj esperantisto. Li eklernis Esperanton en la aĝo de 13 jaroj (1948). Movade aktiva en SAT kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Li estis interalie membro de la Akademio de Esperanto kaj ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto.

Li amplekse tradukis el la japana, interalie prozon de Yasunari Kawabata (La Neĝa Lando), Miyazawa Kenzi k.a. Li tradukis multajn kantojn kaj kompilis kantarojn, komponis originalajn kantojn (kaj melodion kaj poezion). Li ankaŭ verkis origine en Esperanto. Kolekto de liaj sciencfikciaj verkoj aperis sub la titolo Vage tra la Dimensioj. Li verkis krome lernolibrojn, estis prezidanto de la redakta komisiono de Esperanto-Japana Vortaro[1]. kaj ĝenerale aktivis plurkampe. Li verkis japane pri la Esperanta gramatiko. Li ankaŭ kontribuis per gramatika edifado per libro kaj gazetartikoloj, organizado de la movado.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Premiita en la Belartaj Konkursoj. Li estis elektita honora membro de UEA en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en 2007.

La Premio Ossaka[2] por la jaro 2000 estas aljuĝita al Konisi Gaku, pro

Citaĵo
 la elstara tradukado de japanaj beletraĵoj kaj kantoj en Esperanton 

. La premiado okazis oktobre de 2000, kadre de la Japana Esperanto-Kongreso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

kompilita de Mine Yositaka

Originalaj[redakti | redakti fonton]

  • La Kosmoŝipo, Edeno n-ro 5 : sciencaj fikcietoj (1971)
  • Vage tra la Dimensioj : sciencaj fikcietoj (1976)
  • Promenado en Gramatiko, gramatiko de Esperanto, japana, Japana Esperanta Librokooperativo, Ôsaka, 1986, 104 paĝoj.
  • Pado de Gramatiko, lernolibro, esearo pri gramatiko
  • redakto de kantaroj, inkl. originalaĵoj
    • Venu Amikoj
    • Kantoj Karmemoraj

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Neĝa Lando (雪国) Kawabata Yasunari, Nobel-premiito, Japana Esperanto-Instituto , 1971, 119p, Serio Oriento-Okcidento 11, Dua eldono 1992
  • 2 noveloj el Postmilita Japana Antologio
    • Nokto de la Galaksia Fervojo, kaj aliaj fabeloj de Miyazawa Kenzi
    • La ĝemelaj Steloj kaj aliaj fabeloj de Miyazawa Kenzi
  • kaj aliaj Kvar Fabeloj de Miyazawa Kenzi
    • Notoj de la Delto, raportaĵo de atombombita urbo Hirosima
    • La ĉevalo de Motizuki, korusa suito parte el Vilaĝo en Batalkampo de Honda Katuiti, raportaĵo de la vjetnama milito
  • tradukado parta kaj editorado de la fotoalbumo Hirosima-Nagasaki pri la 2 atombombitaj urboj
  • La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyû, Ariyosi Sawako, Tokio, Japana Esperanto-Instituto, 2008, 157 p., Serio Oriento-Okcidento 45, ISBN 9784888870566

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GOTOO Hitosi, "La Vortaro", la Revuo Orienta, 2006 junio, pp. 24-25 [1].
  2. 'Premio Ossaka' estas la plej elstara premio por esperantistoj en Japanio, memore al Ossaka Kenzi, la patro de japana movado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]