Tonke Dragt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonke Dragt
Persona informo
Naskonomo Antonia Johanna Willemina Dragt
Aliaj nomoj Tonke Dragt
Naskiĝo 12-an de novembro 1930 (1930-11-12) (93-jaraĝa)
en Batavia
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Tonke Dragt
Okupo
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ilustristo
TTT
Retejo https://www.kinderboeken.nl/auteur/tonke-dragt/
http://www.tonkedragt.nl
vdr

Antonia Johanna Willemina (Tonke) Dragt, naskita la 12-an de novembro 1930 en Batavia (nun Ĝakarto), estas aŭtorino de infanlibroj.

Ŝia patro laboris en Batavia (en tiama "Nederlanda Hindio") kiel ŝtata oficisto. Dum la Dua mondmilito ŝi estis en japana prizon-barakaro; tie pro enuo ŝi elpensis historiojn kaj rakontis ilin al amikinoj. Post la milito ŝiaj gepatroj kaj ŝi translokiĝis al Nederlando; tie ŝi kun siaj fratinoj verkis serion da libroj. Post studo en la Akademio pri Figuraj Artoj ŝi laboris kiel desegna instruisto, poste komencis verki kaj en 1958 publikigis sian unuan historion en la revuo "Kris Kras".

En siaj libroj ŝi ofte verkas pri junaj homoj, kiuj serĉas sian identecon.

Ŝi ricevis plurajn nederlandajn kaj alilandajn distingojn:

  • 1963: Infanlibro de la jaro (por De brief voor de koning / la letero por la reĝo)
  • 1971: Premio "Nienke van Hichtum" (por Torenhoog en mijlen breed / ture alta kaj mejle larĝa)
  • 1976: Ŝtata premio por infana kaj junula literaturo (por ŝia verkaro)
  • 1990: Vlag en Wimpel (flago kaj standardo) (por Het geheim van de klokkenmaker / la sekreto de la horloĝisto)
  • 1995: Buxtehuder Bulle ("Taŭro de Buxtehude", germana premio) (por Turmhoch und meilenweit, traduko de Torenhoog en mijlen breed)
  • 2004: Griffel der Griffels ("Skribilo de la skribiloj") (por De brief voor de koning)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]