Pablo Sarasate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Sarasate
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1844 (1844-03-10)
en Pamplono
Morto 20-an de septembro 1908 (1908-09-20) (64-jaraĝa)
en Biarritz
Mortokialo bronkito
Tombo Cemetery of San José
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Subskribo Pablo Sarasate
Familio
Frat(in)o Francisca Sarasate
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
Verkoj Zigeunerweisen
TTT
Retejo http://www.pablosarasate.com
vdr

Pablo SARASATE, (Martín Melitón Pablo de Sarasate y Navascues), (Pamplona, Hispanio, 10-a de marto de 1844Biarritz, Francio, 20-a de septembro de 1908) estis violonisto kaj komponisto eŭska de internacia famo, konsiderata ofte, post Niccolò Paganini, kiel plej bonkvalita violonkoncertisto.

Li estis mirinfano, filo de militista muzikisto. Debutis kiam li estis nur 7jaraĝa en La Korunjo. Studis en Santiago de Compostela el 1846 al 1849 ĉe José Courtier, unua violonisto de la katedralo kaj profesoro de la Muziklernejo de Santiago de Compostela. Poste li translokiĝis al Pontevedra kaj Madrido, kie li ricevis stipendion de la reĝino Isabel la 2-a por plustudi en la Konservatorio de Parizo. Sed kiam li veturis tien, li kaj la patrino malsaniĝis en Biarritz, Francio, la patrino mortiĝis kaj li orfiĝis kiam estis nur 12jaraĝa.

Post tio lia koncerta kariero malhelpis pluan studadon kaj veturigis lin tra Eŭropo kaj Ameriko. Li posedis du violonojn Stradivarius: el kiuj unu estis donaco de la reĝino Isabel kaj akirita al Jean Baptiste Vuillaume, kaj alia aĉetita al Gand kaj Bernardel.

Lia universalaj famo kaj prestiĝo kial koncertisto manifestiĝis ekzemple kiam unu el liaj koncertoj de la St James's Hall de Londono aperis en verko de Arthur Conan Doyle nome "La Ligo de la ruĝkapuloj", kie Sherlock Holmes prokrastigas sian priserĉadojn por ĉeesti koncerton de Sarasate.

Nuntempe la konservatorio kaj ĉefa avenuo de Pamplona portas lian nomon.

En lia muziko gravas la influo kaj ĉeesto de la hispana folkloro.

.

.

.

.

Katalogo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Opus (verko) • Komponaĵo • Instrumentaro
— • Fantasía capricho • Violono kaj piano
— • Souvenir de Fausto • Violono kaj piano
— • Mazurka Mi • Violono kaj piano
1 • Fantasía de La forza del destino • Violono kaj piano
2 • Homenaje a Rossini • Violono kaj piano
3 • La dame blanche de Boieldieu • Violono kaj orkestro
4 • Réverie • Violono kaj piano
5 • Fantasía de Roméo et Juliette • Violono kaj piano
6 • Capricho de Mireille • Violono kaj piano
7 • Confidences • Violono kaj piano
8 • Souvenir de Domont • Violono kaj piano
9 • Les adieux • Violono kaj piano
10 • Sérénade andalouse • Violono kaj piano
11 • Le sommeil • Violono kaj piano
12 • Moscoviènne • Violono kaj piano
13 • Fantasía de Fausto • Violono kaj orkestro
14 • Fantasy on Der Freischütz • Violono kaj orkestro
15 • Mosaïque de Zampa • Violono kaj piano
16 • Gavota de Mignon • Violono kaj piano
17 • Priére at Berceuse • Violono kaj piano
18 • Airs espagnols • Violono kaj piano
19 • Fantasía de Martha • Violono kaj piano
20 • Aires gitanos • Violono kaj orkestro
21 • Malagueña y habanera • Violono kaj piano
22 • Romanza andaluza y jota navarra • Violono kaj piano
23 • Playera y zapateado • Violono kaj piano
24 • Capricho vasco • Violono kaj piano
25 • Fantasía de Carmen • Violono kaj orkestro
26 • Vito y habanera • Violono kaj piano
27 • Jota aragonesa • Violono kaj piano
28 • Serenata andaluza • Violono kaj piano
29 • El canto del ruiseñor • Violono kaj orkestro
30 • Bolero • Violono kaj piano
31 • Balada • Violono kaj piano
32 • Muñeira • Violono kaj orkestro
33 • Navarra • Violono kaj orkestro
34 • Airs écossais • Violono kaj orkestro
35 • Peteneras, caprice espagnol • Violono kaj piano
36 • Jota de San Fermín • Violono kaj piano
37 • Zortzico Adiós montañas mías • Violono kaj piano
38 • ¡Viva Sevilla! • Violono kaj orkestro
39 • Zortzico de Iparraguirre • Violono kaj piano
40 • Introduction et fandango varié • Violono kaj piano
41 • Introduction et caprice-jota • Violono kaj orkestro
42 • Zortzico Miramar • Violono kaj orkestro
43 • Introduction et tarantelle • Violono kaj orkestro
44 • La chase • Violono kaj orkestro
45 • Nocturno — Serenata • Violono kaj orkestro
46 • Gondoliera veneziana • Violono kaj piano
47 • Melodía rumana • Violono kaj piano
48 • L'esprit follet • Violono kaj orkestro
49 • Canciones rusas • Violono kaj orkestro
50 • Jota de Pamplona • Violono kaj orkestro
51 • Fantasía de Don Giovanni • Violono kaj piano
52 • Jota de Pablo • Violono kaj orkestro
53 • La rève • Violono kaj piano
54 • Fantasía de La flauta mágica • Violono kaj orkestro
55 • Zapateado • Gitaro

Registroj[redakti | redakti fonton]

El 1903 al 1904, Pablo de Sarasate faris kelkajn registrojn por la brita entrepreno The Grammophone & Typewritter Limited, kun akompano de pianistoj kies nomoj ne estas konataj. Tiuj registroj estis farataj sur cilindroj, ankoraŭ uzataj tiam, kaj tiuj registroj estis poste transkribitaj al diskoj per teknikoj mekanik-akustikoj. Aktuale restas 10 sesioj de registro de Sarasate, kiu eble estas lia tuta produktaro. La jena tabelo detaligas la ekzistantajn registrojn en formato de diskoj:[1]

Titolo Aŭtoro Numero de katalogo Numero de peco
Caprice Basque (Capricho vasco) Opus 24 Pablo de Sarasate GC-37929 4262o
Zigeunerweisen Pt.1 (Aires gitanos, 1a parto) Opus 20 Pablo de Sarasate GC-37930 4263o
Partita No. 3 BWV1006: Prélude (Preludio) (*) Johann Sebastian Bach GC-37931 4258o
Caprice Jota (Capricho jota) Opus 41 Pablo de Sarasate GC-37932 4259o
Tarantelle (Tarantela) Opus 43 Pablo de Sarasate GC-37933 4260o
Miramar «Zortzico» Pablo de Sarasate GC-37934 4261o
Zigeunerweisen Pt.2 (Aires gitanos, 2a parto) Opus 20 Pablo de Sarasate GC-37935 4264o
Habanera Opus 21, No. 1 Pablo de Sarasate GC-37936 4265o
Zapateado Opus 23, No. 2 Pablo de Sarasate GC-37937 4266o
Nocturne en Mi Bémol (Nocturno en Mi bemol) Opus 9, No. 2 Frédéric Chopin GC-37938 4267o

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Litografio de Pablo de Sarasate.
    Pablo de Sarasate.
    SARASATE, Pablo. Vuestro amigo y paisano Pablo Sarasate (Korespondado). Alberto Huarte Myers. Pamplona, 1996.
  • ALTADILL, Julio. Memorias de Sarasate. Imprenta de Aramendía y Onsalo, Pamplona, 1909.
  • CAYCEDO H., Andrés. Sarasate y su tiempo. Secretaría de Cultura, Gobierno de Carabobo. Valencia (Venezuela), 1992.
  • G. IBERNI, Luis. Pablo Sarasate. Instituto Complutense de Ciencias Musicales. Madrid, 1994.
  • PÉREZ OLLO, Fernando. Sarasate. Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 1980.
  • PLATÓN MEILÁN, Custodia. Pablo Sarasate (1844–1908). Eunsa, Ediciones Universidad de Navarra, S.A. Barañáin, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retejo kun la diskaro de Sarasate. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2011-04-07.