Jan Czochralski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Czochralski
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1885 (1885-10-23)
en Kcynia
Morto 22-an de aprilo 1953 (1953-04-22) (67-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj germanapola
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoPollando
Alma mater Teknologia Universitato Berlino
Parencoj Jan Antoni Czochralski
Okupo
Okupo inventisto • universitata instruisto • kemiisto • metalurgo • inĝeniero
TTT
Retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Jan_Czochralski
vdr

Jan Czochralski (naskiĝis la 23-an de oktobro 1885 en Kcynia/ en Grandpollando en la regiono Pałuki, mortis la 22-an de aprilo 1953 en Poznano/Poznań) – unu el la plej famaj polaj sciencistoj, profesoro pri kemio, metalsciencisto, inventinto de la hodiaŭ universale aplikata metodo ricevi unuopajn kristalojn de silicio, nomata poste procedo de Czochralski.

La kristalo de silicio fabrikita laŭ procedo de Czochralski
Jan Czochralski

La unuopaj kristaloj de silicio fabrikataj laŭ la metodo de Czochralski estas nuntempe aplikataj amasskale por produktado de mikroprocesoroj. Danke al li ekzistas komputiloj, poŝtelefonoj kaj 90% de elektroniko. Li estas la plej ofte citata pola sciencisto en la nuntempa teknika kampo. Li kaj aliaj poloj: Koperniko, Kurio (Maria Skłodowska-Curie), Ignacy Łukasiewicz kaj Kazimierz Funk estas la plej eminentaj polaj intelektuloj kies genio ŝanĝis la mondan civilizon. Pola Parlamento (Sejmo) nomis la jaron 2013 "La Jaro de Jan Czochralski" omaĝe al tiu granda pola sciencisto, kaj en la Pola Senato okazis speciala scienca konferenco de la Pola Kemia Asocio kaj la Germana Kemia Asocio omaĝe al Jan Czochralski sub gvido de la vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński (li estas ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton / PGAE).

La oficiala inaŭguro de la scienca konferenco de la Pola Kemia Asocio kaj la Germana Kemia Asocio omaĝe al Jan Czochralski en Pola Senato, gvidis ĝin vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński (li estas ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)), 2013
La inteligenta telefono kun la montrata paĝo de Vikipedio.
semikonduktaĵoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]