Kazimierz Funk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kazimierz Funk (naskiĝis la 23-an de februaro 1884; mortis la 19-an de novembro 1967) estis pola biokemiisto, al kiu oni ĝenerale atribuas la unuan elpenson de la koncepto de vitaminoj, kion ili nomis "viv-aminoj", en 1912.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1900 finis gimnazion en Varsovio kaj forveturis al Svislando. Studis biologion en Ĝenevo, poste kemion en Berno. En 1904 sub gvido de Stanisław Kostanecki doktoriĝis.

En postaj jaroj laboris en Institut Pasteur en Parizo, en Universitato de Berlin kaj en Britio (esplorante nekonatan pli frue kaŭzon de la malsano beribero).

Kazimierz Funk malkovris kaj apartigis el riza brano tiaminon. Liaj esploroj permesis malkovri ĉeeston de la vitamino en diversaj nutraĵoj, interalie en gisto, lakto kaj oksa cerbo.

Funk estas aŭtoro de la termino "vitamino" (latine: vita – vivo, aminakemia kombinaĵo entenanta aminogrupon), kiun enkondukis en 1912. Helpis al li Ludwik Rajchman, kiu proponis al Funk verkon de trarigarda publikaĵo ligita kun lia laboro, kaj ne eksperimenta laboraĵo. Laŭ tiutempaj reguloj la trarigarda publikaĵo ne postulis konsenton de liaj estroj, kiuj kontraŭstaris aplikon de la nova nocio "vitamino". La artikolo aperis en The Journal of State Medicine, kies Rajchman estis kunredaktoro.

Kazimierz Funk okupiĝis pri kuracado de malsanuloj pri avitaminozo. Li antaŭvidis, ke manko de vitaminoj povas kaŭzi aliajn malsanojn: rakiton, skorbuton, pelagron. Plimulton de siaj esploraj laboraĵoj realigis en la Pasteura Instituto en Parizo.

Dum la unua mondmilito translokiĝis al Usono, kie esploris utiligon de vitamonoj al kuracaj celoj. En 1923 revenis al Pollando danke al Ludwik Rajchman, kiu kiel reprezentanto de la Ligo de Nacioj konvinkis unue Funk kaj poste Rockefeller-Fondaĵon, por ke ĝi certigu al li adekvatan salajron, kiel al gvidanto de la fako pri biokemio en Pola Fako de Higieno en Varsovio. En la jaroj 1923–1928 gvidis ĝin laborante interalie pri izoligo de insulino. Li esploris influon de tiamino al karbonhidrata metabolo kaj okupiĝis pri esploro de nikotinata acido.

En 1928 forveturis al Parizo, kie esploris hormonojn. En 1939, post eksplodo de la dua mondmilito, elmigris al Usono, kie restis ĝis fino de la vivo. En la lasta vovperiodo esploris kaŭzojn de kancero.

Aŭtoro de kelkcent sciencaj publikaĵoj. Mortis en Nov-Jorko en la aĝo de 83 jaroj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Al Funk oni atribuas judan devenon, kvankam opinie de lia nepino, Desire Funk Laz, tio estas malvero.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Casimir Funk, The etiology of the deficiency diseases. Beri-beri, polyneuritis in birds, epidemic dropsy, scurvy, experimental scurvy in animals, infantile scurvy, ship beri-beri, pellagra, „J. State Med.”. 20, p. 341–368, 1912
  • C. Funk, Die Vitamine, J. P. Bergmann, Wiesbaden 1914

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Piro, G. Tagarelli, P. Lagonia, A. Tagarelli kaj aliaj, Casimir Funk: His discovery of the vitamins and their deficiency disorders, „Ann Nutr Metab”. 57 (2), p. 85-88, 2010. DOI: 10.1159/000319165, PMID: 20805686