Giuliana Sgrena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giuliana SGRENA [ĝulJAna ZGREna], naskita la 20-an de decembro 1948 en Masera (provinco de Verbano en Piemonto], estas itala ĵurnalisto. Ŝi verkas precipe por la ĵurnaloj Il Manifesto (itala komunista gazeto) kaj Die Zeit (germana). En 2003 la itala prezidento nomumis ŝin "kavaliro de la laboro".

Je la 4-a de februaro 2005 ŝi en Irako estis forkaptita de la organizaĵo Islama Ĝihado, kiam ŝi estis en Bagdado por fari raportojn. La forkaptintoj minacis mortigi ŝin, se ne Italio retiros siajn trupojn el Irako. En Italio okazis grandaj manifestacioj postulantaj ŝian liberigon (la 19-an de februaro en Romo manifestaciis duona miliono).

Je la 16-a de februaro 2005 la redakcio de Associated Press en Bagdado ricevis videoaĵon, en kiu Sgrena petas la retiriĝon de italaj trupoj kaj ke ŝia kolego kaj kunulo Piero SCOLARI [skoLAri] publike montru fotojn de irakaj infanoj trafitaj de usonaj bomboj.

Je la 21-a de februaro 2005 italaj ĵurnalistoj forlasas Bagdadon, laŭ peto de la sekretaj servoj.

Je la 4-a de marto 2005 italaj agentoj (de SISMI = Servo pri Informoj kaj Sekureco Militistaj) sukcesis traktade liberigi ŝin kaj intencis veturigi ŝin al la flughaveno de Bagdado por irigi ŝin al Italio. Survoje usonaj soldatoj pafis al ilia aŭto, mortigis la italon Nicola CALIPARI [NIkola kaLIpari] kaj vundis aliajn, inter kiuj ankaŭ Sgrena. Ne estas klare, kio precize okazis; la usonanoj asertis, ke

  • la aŭto tre rapidis
  • la aŭto ĉe kontrola stacio ne haltis post ordono
  • ili ne estis informitaj pri la afero
  • ili pafis nur al la motoro de la aŭto.

Italaj servoj asertas, ke

  • la aŭto ne rapidis
  • ne estis tie kontrola stacio, nek ordono halti aŭ iu alia averto antaŭ la pafoj
  • la usona armeo estis informita ne nur pri la liberigo, sed ankaŭ pri la itinero de la aŭto kaj la tempo de ĝia alveno flughavene
  • 300 ĝis 400 pafoj trafis la tutan aŭton kaj sen la protekto fare de Calipari certe mortigus Sgrena-n.

Estas onidiroj, ke Italio elaĉetis Sgrena-n je unu aŭ eĉ pluraj milionoj da eŭroj, kio estus kontraŭ la ordonoj de Usono, kiu rifuzas negocadon kun teroristoj. En artikolo verkita en hospitalo Sgrena supozis, ke pro tiu negoco Usono provis mortigi ŝin.


Usonaj aŭtoritatoj promesis enketon pri la okazaĵoj. Silvio Berlusconi, itala ĉefministro, du semajnojn post la okazo anoncis, ke Italio en septembro 2005 komencos retiri sian soldataron en Irako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]